Rigvedo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Rigveda MS2097.jpg|eta|Paĝo de Rigvedo en [[sanskrito]].]]
La '''''Rigvedo''''' ({{lang-sa|ऋग्वेद}}, ''Ṛgveda'', "Laŭd-vero") estas la plej frua el la kvar sanktaj skriboj de [[hinduismo]], kiujn oni nomas la ''[[Vedoj]]''. Ĝi konsistas el 1,017-1,028 [[Himno|himnoj]] (el kiuj multaj celas diversajn [[Ofero|oferajn ritojn]]). Ilin entenas dek libroj, nomitaj ''Mandaloj''. Tiu ĉi longa kolekto da mallongaj himnoj estas plejparte dediĉita al laŭdado pri la dioj. Tamen, ĝi enhavas ankaŭ disajn aludetojn al historiaj eventoj, precipe la luktado inter la fruaj vedaj popoloj (nomataj la [[Arjoj]] kaj iliaj malamikoj, la [[Dasoj]]. La nomoj de gedioj troveblaj en Rigvedo troviĝas ankaŭ ĉe multaj aliaj hindeŭrope parolantaj popoloj. Tio ĉi montras la antikvecon de la teksto. Elstaras interne de Rigvedo la gedioj [[Agnio]], [[Dyaus Pita]]r, [[Indro]], [[Prithivi Mater]], [[Viŝnuo]]; ankaŭ la [[sankta]] [[Somo]]. ''Rigvedo'' finiĝis ĝis la jaro [[-1500]]. (''de [[Mary Pat Fishser]]'')
 
[[Friedrich Max Müller]], la unua notinda eŭropano studinta la Vedojn, rigardis Rigvedon kiel la solan "efektivan" Vedon; li argumentis, ke la aliaj (precipe [[Jaĝurvedo]] kaj [[Samavedo]]) estis apenaŭ pli ol ellaboraĵoj, parafrazoj kaj citadoj de ĝia teksto. Ĉi tial la baza teksto de Rigvedo estas aparte interesa el kaj historia kaj religia vidpunktoj. Ĝi registras tre fruan etapon en la evoluado de hinduismo, foje nomata la "veda" aŭ "arja" stadio de la religio, kiu havas intimajn ligojn al la antaŭzaratuŝtra religio de Persujo. Oni opinias ke kaj la [[Zoroastrismo]] kaj la veda hinduismo disvolviĝis el komuna antaŭa religia kulturo.