Osteologia
Aliĝis 21 jul. 2012
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) →Prepozicio: nova sekcio |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7:
==Matematiko==
Saluton. Kaj gratulon pri tiom da artikoloj pri matematiko pri kiuj mi komprenas neniom same kiel se ili estus en mia gepatra lingvo aŭ en volapuko, ĉar matematiko estas mia plej malforta fako kun fiziko ktp. Mi dediĉas grandan parton de miaj energioj al plialtigo de kategorioj en la Listo de havendaj artikoloj, ĉar laŭ tiu oni konsideras specialan rangigon de diverslingvaj Vikipedioj. En la ĝenerala rangigo Esperanto estas la 32a laŭ nombro da artikoloj, sed laŭ havendaj artikoloj estas la 16a. La unua rangigo estas kvanta, tiu lasta estas kvalita. Sed ankaŭ kvanta, ĉar oni klasigas tiun milon da artikoloj en tri klasoj laŭ grando: ĝis 10 000 bitokoj, ĝis 30 000 bitokoj kaj pli ol 30 000 bitokoj. Nun estas ĉirkaŭ 500 en la meza kategorio kaj restas nur 133 en la plej malalta. Inter tiuj estas kelkaj el sciencoj ekzemple pri matematiko. Rigardu ekzemple en Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB kie estas [[Algebro]], [[Algoritmo]] kaj [[Aroteorio]]. En tiuj artikoloj eblas fari du aferojn. Oni povas krei tiujn artikolojn kiuj ankoraŭ ruĝas; kaj plej interese, oni povas pliampleksigi ilin, preferinde super 10 000. Tiel oni atingas poentojn. Kiam vi havos paŭzon, eble vi povas konsideri helpi iomete en tiu tasko ĉefe en viaj preferataj temoj. Ĉiuokaze gratulon kaj dankon pro la tasko farita, farata kaj farota.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 02:17, 1 mar. 2020 (UTC)
|