Fortikaĵo de Egervár: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
La unua mencio pri ligna fortikaĵo okazis en [[1288]] laŭ latina formo '''castrum Egerwar'''. Ĝi estis detruita en [[1409]], rekonstruita jam el [[ŝtono]]j inter [[1476]]-[[1490]]. La nun videbla renesanca formo naskiĝis post diversaj trakonstruoj en la 1540-aj kaj 1560-aj jaroj. Dum la kontraŭturkaj bataloj depost [[1600]] (tiam falis [[Nagykanizsa|Kanizsa]]) la fortikaĵo situis rekte kontraŭ la [[turkoj]]. Ili bruldetruis la fortikaĵon en [[1664]]. En [[1671]] la [[Habsburgoj]] forprenis ĝin, poste ĉefepiskopo [[György Széchényi]] aĉetis ĝin. Post falo de liberecbatalo de [[Francisko Rákóczi la 2-a]] la laŭ ordono unu el la [[alo]]j estis malkonstruita, tiel estiĝis la U-formo. Tiam estis konstruita la dua etaĝo kaj la arkada [[koridoro]]. Tiuj trakonstruoj donis al la fortikaĵo kastelan aŭ burgan aspekton. Ekde la malfrua [[18-a jarcento]] la [[burgo]] ne estis loĝata, paŝo post paŝo ĝi iomete ruiniĝis.
[[Dosiero:Egervár ThT.jpg|eta|<center>Fortikaĵo de Egervár]]
 
[[Dosiero:1360 Castle 80.jpg|eta|<center>Poŝtmarko pri fortikaĵo]]
Depost la [[2-a mondmilito]] la nova posedanto estis la [[ŝtato]] mem, kelkaj [[familio]]j loĝis en la kastelo. En la [[1960-aj jaroj]] la kastelo plene renoviĝis. En la sekva jardeko ĉiusomere oni aranĝis subĉielajn teatraĵojn, interne turista [[hotelo]] kun [[muzeo]] funkciis. Inter [[2009]]-[[2012]] denova renoviĝo okazis, poste pli moderna [[ekspozicio]] ekfunkciis. La vizitantoj povas scii ĉion helpe de [[saĝtelefono]].