Sudetoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 85:
Deveno de la nomo '''Sudetoj''' ne estas unusignifa. La plej ofta klarigo asertas, ke la devena geografia termino ''Sudéta'' estas vorto de [[keltoj|kelta]] deveno, kunmetita el la gramatika bazo ''Sud-'' (apro) kaj sufikso ''-éta'' (arbaro), sume do „Arbaro de aproj“. Iam oni notas alian klarigon, ekz. helpe de malnovĝermana vorto „Sudtha“, tradukata kiel „arbaro“. La termino estas dokumentita jam en malnovtempo ĉe [[Ptolemeo|Klaudius Ptolemeo]].
 
Sudetoj de komence evidente ensumigis sole montarojn en sudokcidento de [[Silezio]], sed baldaŭ ĝi markis la tutan sistemon de la montaro ekde la malsupra fluo de rivero [[Elbo (rivero)|Elbo]] ĝis rivero [[Odro]], do nordan parton de montaroj [[Luzacia Montaro]], [[Jizerské hory]], [[Gigantmontaro]] (Karkonoŝe), Rudawy Janowickie, montĉenoj: Kaczawskie, Walbrzyskie, Kamienne(Ŝtonmontaroj), Sowie (Strigmontaro), Bardzkie, [[Stolowe]] (ĉeĥe:Stieny), Bystrzyckie, Zlote (ĉeĥe: Rychlebské hory), Masivo de Snieznik (Ĉeĥe: Králický Sněžník) [[Orlické hory]], kaj [[Jeseníky]]. En la [[pola lingvo]] la nomo Sudetoj markas ankaŭ zonon de valo de [[Elbo (rivero)|Elbo]] ĝis [[Moravia pordego]].
 
== Vidu ankaŭ ==