Elaeagnus: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Taksonomio |nomo= Elaeagnus Eleagno |koloro = lightgreen |dosiero = Elaeagnus angustifolia 20050608 860.jpg |dosiero larĝo = 240px |priskribo de dosiero =..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:31, 2 maj. 2020

Eleagno (Elaeagnus) estas plantgenro kun ĉ. 45–90 specioj ene de la familio de la Eleagnacoj (Elaeagnaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elaeagnus Eleagno
mallarĝfolia eleagno (Elaeagnus angustifolia)
mallarĝfolia eleagno (Elaeagnus angustifolia)
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Rosales “ Rozaloj “
Familio: Elaeagnaceae “ Eleagnacoj ‘’
Specio: 45 ĝis 90 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Namo

 
Elaeagnus conferta

La unua vortparto estas el greka vorto élaios kiu signifas olearbo kaj ties frukto, la olivo. Pro la karneca, manĝebla drupo de la planto verŝajne ankaŭ la dua parto de la vorto venis de la latina vorto ágnos por ŝafido, ĉar la folio estas blanke pelta. Laŭ aliajk fontoj las dua vortparto venis de la greka gnos kiu signifas ekkono respektive gnostiko.

 
arĝenta eleagno (Elaeagnus commutata)
 
Elaeagnus × ebbingei
 
Elaeagnus latifolia
 
(Elaeagnus multiflora)

Priskribo

Elaeagnus-specioj toleras froston kaj estas fortikaj, ĉiamverdaj aŭ deciduaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj, kiuj kreskas alten sen apogo aŭ malofte grimpas. Kelkaj specioj havas dornojn. La folioj, la arboŝelo de junaj branĉoj kaj la florburĝonoj estas kovritaj de arĝentaj, blankaj aŭbrunecaj skvametoj, simile al la parenca hipofeo. La folioj staras alterne kaj la folirando estas plej ofte glata.

La floroj staras unuope aŭ multfoje kune en la foliakseloj. La duseksaj floroj havas simplan perianton. La floroj estas kvarnombraj. Petaloj mankas. La kvar blankaj aŭ interne flavaj sepaloj estas je la bazo kunkreskinta tube. La nur kvar stamenoj estas kunkreskintaj kun la kalikotubo.

La fruktoj estas globformaj ĝis oblongaj, glataj aŭ harkovritaj ŝajnfruktoj (drupoj). Nur la specio Elaeagnus mollis havas flugilojn.

Disvastigo

La specioj de eleagnoj nature kreskas en varm moderaj latitudoj ĝis la subtropoj de la norda duonglobo kaj unu specio en Aŭstralio. La centro de la specioj estas Azio. En Ĉinujo hejmiĝas ĉ. 67 specioj, el tiuj 55 nur en Ĉinujo.

Sistematiko

La genronomo Elaeagnus estis elektita de Carl von Linné en sia verko Species Plantarum el la jaro 1753, kie la specioj Elaeagnus angustifolia kaj Elaeagnus latifolia estis listigitaj. sinonimo estas Oleaster HEISTER EX FABRICIUS . En la genro Elaeagnus (eleagno) estas ĉ. 45 ĝis 90 specioj. Jen listo de la specioj:

Literaturo