Geedzeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 73:
 
==== Poliginio ====
Kvankam socio povas esti klasita kiel poliginia, ne ĉiu edzeco en ĝi necese estas; monogama edzeco povas fakte hegemonii. Pro tia fleksebleco antropologo [[Robin Fox]] atribuas sian sukceson kiel socia eltensistemo: "Tio ofte signifis – konsiderinte la malekvilibron en la seksaj proporcioj, la pli altan masklan infanmortindicon, la pli mallongan vivodaŭron de maskloj, la perdon de maskloj en [[milito]], ktp. – ke ofte virinoj estis lasitaj sen financa elteno el edzoj. Por korekti tiun kondiĉon, inoj devis esti mortigitaj dumnaske, resti solaj, iĝi [[prostitutinoprostituitino]]j, aŭ esti enfermitaj en fraŭlaj religiaj ordenoj. Poliginiaj sistemoj havas la avantaĝon ke ili povas promesi, kiel faras [[Mormonoj]], hejmon kaj familion por ĉiu virino."<ref>{{Cite book|last=Fox|first=Robin|title=Reproduction & Succession: Studies in Anthropology, Law, and Society|year=1997|publisher=Transaction Publishers|location=New Brunswick, NJ|page=48}}</ref>
 
Tamen, poliginio estas seksa afero kiu havigas al homoj nesimetriajn profitojn. En kelkaj okazoj, estas granda aĝodiferenco (ĝis unu generacio) inter viro kaj lia pli juna edzino, rezulte en povodiferenco inter ambaŭ. Tensioj ekzistas ne nur ''inter'' seksoj, sed ankaŭ ''ene de'' seksoj; maljunaj kaj junaj viroj konkurencas por edzinoj, kaj maljunaj kaj junaj edzinoj en la sama hejmo povas esperti radikale diferencajn vivkondiĉojn, kaj internan hierarkion. Kelkaj studoj sugestis, ke la rilato de edzino kun aliaj virinoj, inklude kunedzinojn, kromedzinon kaj inan parencon de edzo, estas pli kritika rilato ol tiu kun ŝia edzo pro ŝia produktaj, reproduktaj kaj personaj atingoj.<ref>{{Cite book|last=Zeitzen|first=Miriam Koktvedgaard|title=Polygamy: A Cross-Cultural Analysis|year=2008|publisher=Berg|location=Oxford|pages=125–7}}</ref> En kelkaj socioj, la kunedzinoj estas parencoj, kutime fratinoj, praktiko nomita ''fratina poliginio''; nome antaŭ-ekzistanta rilato inter la kunedzinoj oni supozas, ke malpliigas la eblajn tensiojn ene de la edzeco.<ref name="Zeitzen 2008 9">{{Cite book|last=Zeitzen|first=Miriam Koktvedgaard|title=Polygamy: A Cross-Cultural Analysis|year=2008|publisher=Berg|location=Oxford|page=9}}</ref>