Geedzeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 137:
 
== Nupto ==
{{Ĉefartikolo|Nupto}}En la plej multaj socioj, edzeco komenciĝas per '''geedziĝa ceremonio kaj/aŭ festo'''. La maniero de la [[ceremonio]] kaj festo dependas de la socio. En modernaj socioj kutime ekzistas kaj religiaj kaj ŝtataj ceremonioj. Depende de la religieco de la paro kaj de la ŝtataj leĝoj, oni faras aŭ ambaŭ ceremoniojn aŭ nur unu el ili. La ŝtata ceremonio kaj registrado de la geedziĝo ankaŭ nomiĝas "civila geedziĝo". En [[Okcidenta civilizo|Okcidentaj]] landoj oni kutime festas kun la [[familio]] kaj [[amiko]]j post unu el la du ceremonioj. La vorto '''geedziĝo''' rilatas al la tuta ceremoniaro kaj festado kiu kondukas al la stato de edzeco. Ĉe samseksaj paroj oni parolas pri "edziĝo" aŭ "edziniĝo" anstataŭ pri "geedziĝo" (en la ŝtatoj kie eblas [[samseksa edzeco]]). En landoj, kie ekzistas [[Registrita partnereco|registritaj partnerecoj]], ofte ekzistas ceremonio kaj festo rilata al tiu registriĝo, kiu ofte imitas aŭ iugrade similas al tradicia geedziĝo.
[[Dosiero:2007-09-01trauungköln.jpg|eta|Nupto en [[Evangeliismo|Evangelia]] kirko.]]
Apud la esprimoj "geedziĝo", "geedziĝa ceremonio" kaj "geedziĝa festo", ekzistas ankaŭ la malpli ofte uzata [[novradiko]] "nupto", kies plej ofta signifo estas "geedziĝa ceremonio aŭ festo", sed kiu ankaŭ povas senŝanĝe esti uzata por ceremonioj kaj festoj kondukantaj al samseksa edzeco aŭ registrita partnereco. '''Nupto''' estas [[ceremonio]] kaj [[festo]], per kiu du (aŭ pli da) homoj (plej ofte [[fianĉo]] kaj fianĉino) publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte [[geedziĝo]]). Plej ofte la nupton sekvas pli ampleksa [[nuptofesto]]. La vorto ''nupto'' estas [[sinonimo]], ne nur [[beletro|beletra]], de ''geedziĝo'' aŭ ''edz(in)iĝo''. La vorto ankaŭ indikas la oficialan vivligitecon inter samseksaj paroj, kiujn en kelkaj landoj oni jure same sankcias. La Nederlanda [[Remonstrantoj|Remonstranta]] eklezioEklezio estis, kiom sciate, la unua kristana [[eklezio]] en la mondo, kiu oficiale agnoskis samseksajn nuptojn. Pluraj aliaj eklezioj sekvis.
 
== Historio ==