Artropodoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e Forigis redaktojn de Rajukris75 (diskuto); restarigis al la lasta versio de DannyS712
Etikedo: Amasmalfaro
Linio 75:
Artropodaj [[ekzoskeleto]]j estas formataj de kutiklo, ne-ĉela materialo sekreciata de la epidermo.<ref> Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522</ref> Ties kutikloj varis en la detaloj de ties strukturo, sed ĝenerale konsistas el tri ĉefaj tavoloj: nome epikutiklo, fajna ekstera [[vakso|vakseca]] mantelo kiu defendas kontraŭ malsekeco la aliajn tavolojn kaj havigas krome iom da protekto; la eksokutiklo, kiu konsistas el [[ĥitino]] kaj kemie plifortigitaj [[proteino]]j; kaj la endokutiklo, kiu konsistas el ĥitino kaj nefortigitaj proteinoj. La eksokutiklo kaj endokutiklo kune estas konataj kiel prokutiklo.<ref> Wainwright, S. A.; Biggs, W. D. & Gosline, J. M. (1982), Mechanical Design in Organisms, Princeton University Press, pp. 162–163, ISBN 0-691-08308-8</ref> Ĉiu korposegmento kaj membroparto estas enskatoligita en fortigita kutiklo. la kuniĝoj inter korposegmentoj kaj inter membropartoj estas kovritaj de fleksebla kutiklo.<ref> Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522</ref>
 
La ekzoskeleto de plej akvaj [[krustuloj]] estas biomineraligitaj per [[kalcia karbonato]] elprenita el akvo. Kelkaj surteraj krustacoj estis disvolvigintaj rimedojn por stoki la mineralon, ĉar surtere ili ne povas dependi el preta havigo de solvita kalcia karbonato.<ref> Lowenstam, H. A. & Weiner, S. (1989), On biomineralization, Oxford University Press, p. 111, ISBN 0-19-504977-2 [https://books.google.es/books?id=JbAgy0AAopsC&dq=arthropod+biomineralization&redir_esc=y&hl=es] alirita la 23an de Majo 2017.</ref> Biomineraligo ĝenerale tuŝas la eksokutiklon kaj la eksteran parton de la endokutiklo.<ref> Wainwright, S. A.; Biggs, W. D. & Gosline, J. M. (1982), Mechanical Design in Organisms, Princeton University Press, pp. 162–163, ISBN 0-691-08308-8</ref> Du ĵusaj hipotezoj pri la evoluo de biomineraligo en artropodoj kaj aliaj grupoj de animaloj proponas ke ĝi havigas pli fortan defendan armaĵon,<ref> Dzik, J (2007), "The Verdun Syndrome: simultaneous origin of protective armour and infaunal shelters at the Precambrian–Cambrian transition", in Vickers-Rich, Patricia; Komarower, Patricia, The Rise and Fall of the Ediacaran Biota (PDF), Special publications, 286, London: Geological Society, pp. 405–414, doi:10.1144/SP286.30, ISBN 9781862392335, OCLC 156823511 [http://www.paleo.pan.pl/people/Dzik/Publications/Verdun.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref> kaj ke ĝi ebligas al animaloj kreskiĝi pli grande kaj pli forte havigante al ili pli rigidajn skeletojn;<ref> Cohen, B. L. (2005), "Not armour, but biomechanics, ecological opportunity and increased fecundity as keys to the origin and expansion of the mineralized benthic metazoan fauna" (PDF), Biological Journal of the Linnean Society, 85 (4): 483–490, doi:10.1111/j.1095-8312.2005.00507.x [http://eprints.gla.ac.uk/2933/1/Cohen_2933.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref> kaj ajnaokaze mineral-organike komponita ekzoskeleto estas pli malmultekosta konstruebla ol tut-organika ekzoskeleto de komparebla forto.<ref>Cohen.</ref><ref> Bengtson, S. (2004), Lipps, J. H.; Waggoner, B. M., eds., "Neoproterozoic–Cambrian Biological Revolutions" (PDF), Paleontological Society Papers, 10: 67–78 [http://www.primeworkbootscosmonova.comorg/download/18.4e32c81078a8d9249800021554/Bengtson2004ESF.pdf] Alirita la 23an de Majo 2017.</ref>
 
La kutiklo povas havi [[ĥeto]]jn (haregoj) kiuj kreskiĝas el specialaj ĉeloj en la epidermo. Ĥetoj estas variaj laŭ formo kaj funkcio kiel apendicoj. Por ekzemplo, ili estas ofte uzataj kiel sentiloj por detekti aeron aŭ akvofluojn, aŭ kontakton kun objektoj; akvaj artropodoj uzas plumecajn ĥetojn por pliigi la surfacan areon de naĝ-apendicoj kaj por filtri manĝerojn el la akvo; akvaj insektoj, kiuj estas aer-spirantoj, uzas dikajn mantelojn el ĥetoj por kapti aeron, etendante la tempon kiun ili povas esti subakve; fortaj, rigidaj ĥetoj utilas kiel defendaj spinoj.<ref>Ruppert, Fox & Barnes (2004), pp. 518–522</ref>