Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 192:
 
=== Eksteraj rilatoj ===
[[File:Poroschenko Merkel and Biden Security Conference February 2015.jpg|thumb|maldekstre|[[Angela Merkel]] estas konata figuro en la internacia politiko; tie kun [[Petro Poroŝenko]] kaj [[Joe Biden]], 7a de februaro 2015.]]
Jam komence de la 20-a centojaro, Germanujo estis “tro malgranda por regi super aliaj, sed tro granda por la balanco de potencoj en [[Eŭropo]]”<ref>Knopp, Guido: ''Die Deutschen. Wilhelm und die Welt.'' Ligilo: http://www.youtube.com/watch?v=h1lQjD8XydM. Vidita la 22-an de Decembro 2013.</ref>. Ke Germanujo estas “tro granda por Eŭropo, sed tro malgranda por la mondo”<ref>Hofmann, Gunter: ''Merkels Deutschland. Zu groß für Europa, zu klein für die Welt''. El: ''Cicero''. Publikigata la 3-an de Januaro 2012. Ligilo: http://www.cicero.de/berliner-republik/zu-gross-fuer-europa-zu-klein-fuer-die-welt/47853 . Vidita la 22-an de Decembro 2013.</ref><ref>Brössler, Daniel: ''Deutschlands Stellung in der Welt. Zu klein für die Welt, zu groß für Europa''. El: ''Süddeutsche Zeitung (SZ)''. Publikigata la 23-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.sueddeutsche.de/politik/deutschlands-stellung-in-der-welt-imperium-aus-versehen-1.1475103-2. Vidita la 22-an de Decembro 2013.</ref>, estas fakto ankaŭ koncerne la hodiaŭan Germanujon, kiu ŝajnas havi precipan rolon en la Eŭropa politiko. Tion kaŭzis la financa dominanteco de Germanujo, pro kiu Angela Merkel, kiu estas kanceliero dum la Eŭropa ŝuldokrizo, gajnis da politika potenco ankaŭ en la aliaj landoj de [[EU]]. En [[Grekujo]], kie la [[Krizo de la greka publika ŝuldo|krizo]] plej fortas, koleriĝintaj demonstraciantoj nomis la germanan ŝtaton “kvara regno”, aludante al la “tria regno”, kiu estas sinonimo de [[Nazia Germanio]].