Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 111:
{{Ĉefartikolo|Vajmara Respubliko|Nazia Germanio}}
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-S33882, Adolf Hitler retouched.jpg|eta|upright|dekstra|Adolf Hitler]]
[[Dosiero:Potsdamer Platz 1945.jpg|eta|Berlino en ruinoj post la [[Dua Mondmilito]]]]
 
En [[Vajmaro]], kultura urbo en Germanujo, estis malfermita la [[Nacia Asembleo]], kiu havis la taskon, doni al Germanujo novan konstitucion post la malvenkita milito. Ĉar la Imperiestro jam estis eksiĝinta, la ŝtata formo iĝis demokratia, kaj pro tio la nova ŝtato nomiĝis ''Vajmara Respubliko''. Sed rekte en ĝia komenco, la respubliko devis suferi krizajn jarojn, dum kiuj okazis mortigoj de politikistoj, protestoj kontraŭ la traktato de Versajlo, mona krizo kaj okupo de la Ruhr-regiono per francoj kaj belgoj. Krome la nova regno ne estis parto de la [[Ligo de Nacioj]], mondvasta organizaĵo, kiu reprezentis la ŝtataron je tiu tempo kiel antaŭanton de Unuiĝintaj Nacioj. Tion ŝanĝis [[Gustav Stresemann]], kiu iĝis Regna Kanceliero en la plej krizoplena jaro 1923, en kunlaboro kun la franca ĉefministro [[Aristide Briand]], kaj por ebligi al Germanujo la vojon al la ŝtataro, ili ambaŭ ricevis la [[Nobel-premio pri paco|nobel-premion pri paco]].
 
Sed la germana dekstro konsideris la [[Versajla Traktato|Versajlan Traktaton]] kiel nacian insulton, kaj kiam mortis Stresemann (kiel fondanto de paco inter Germanujo kaj Francujo) en 1929, la naziismo povis kreski kaj gajni anojn. En la jaro 1933 iĝis [[Adolf Hitler]] Regna Kanceliero, kiu estis ideologie tre dekstra politikisto, kiu devenis el Aŭstrujo. Li estigis diktaturan Germanujon. En tiu diktaturo li lasis persekuti naciajn minoritatojn kaj jam tri jarojn post lia kancelieriĝo, 1936, Germanujo helpis al la [[Hispana Enlanda Milito|faŝisma revolucio en Hispanujo]]. Kaj tri jarojn post tio, 1939, germanaj soldatoj ekatakis Pollandon; la komenco de la [[Dua Mondmilito]]. Kiam ankaŭ Francujo kaj la Sovetunio estis atakitaj de Germanujo, kaj kiam Usono eniris en la militon, la milita fato sin turnis. La milito finiĝis en la jaro 1945, kiam Hitler sin mortigis kaj la armeo de Germanujo kapitulacis.
[[Dosiero:Potsdamer Platz 1945.jpg|eta|maldekstre|Berlino en ruinoj post la [[Dua Mondmilito]]]]
 
Post la milito, en kiu la germanoj denove estis venkitaj, la nazioj estis starigitaj antaŭ la [[Nurenberga proceso|tribunalon de Nurenbergo]], kie juĝistoj el la venkintaj ŝtatoj faris juĝojn super la ĉefkrimuloj de la milito. Oni vidis, ke la reĝimo de Hitler ne nur faris suferigan militon, sed ankaŭ estis opresinta ĉiujn, kiuj ne volis esti parto de tiu krimo. Ili praktikis [[genocido]]n per mortigi 6 milionojn da Judoj (vd. [[Holokaŭsto]]), kaj ili mortigis ĉiujn aliajn homojn, kiuj ne similis al la modelo, kiu estis - laŭ la personeca impreso de Hitler - «[[arjoj|arja]]».