John Lewis (pianisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +Bibliotekoj per AWB
pli bona ŝablono (Vivtempo), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[dosieroDosiero:John Lewis (William P Gottlieb).jpg|thumbeta|John Lewis, Foto de [[William P. Gottlieb]], proks. 1947]]
'''John Aaron Lewis''' (* [[3-an de majo]] [[1920]] en La Grange, [[Ilinojso]]; † [[29-an de marto]] [[2001]] en [[Novjorko]]) estis [[usono|usona]] [[ĵaz]]-muzikisto ([[pianisto]] kaj [[komponisto]]).
 
== Vivo kaj verkado ==
Lewis komencis pianludi, kiam li aĝis ses jarojn. Ĉe la Universitato de Nov-Meksikio li studis muzikon kaj homsciencon (diplomita [[magistro]]). Krome li verkis [[aranĝo (muziko)|aranĝaĵojn]] (i.a. por [[Teddy Wilson]]). En 1942 je la armeo li konatiĝis kun frapinstrumentisto [[Kenny Clarke]]. Tiu ĉi enkondukis lin post lia militservo (ĝis 1945) en la bandon de [[Dizzy Gillespie]], en kiu li anstataŭis [[Thelonious Monk]]. Li tamen ankaŭ ludis kun [[Charlie Parker]] (''Charlie Parker Memorial, Vol. 1'' 1947/48). En 1948 li verkis aranĝaĵojn por la tiel nomata ''Capitol Orchestra'' de [[Miles Davis]], kun kiu li ankaŭ prezentis, kaj je kies sonregistrado de ''[[Birth of the Cool]]'' li partoprenis. Tiutempe li ankaŭ estis survoje kun la bando de Illinois Jacquet, poste kun [[Lester Young]]. Inter 1951 kaj 1952 li ludis en la kvaropo de [[Milt Jackson]], el kiu poste ekestis la [[Modern Jazz Quartet]], kiu ekzistis ĝis 1974 resp. 1993. Por ĉi tiu kvaropo, kiu estis ege sukcesa en Eŭropo ekde 1957, Lewis aranĝis kiel muzika direktisto la kompletan materialon.
 
Meze de la sepdekaj jaroj John Lewis plejofte prezentis soloe, sed ludis ankaŭ kune kun aliaj pianistoj, precipe kun Marian McPartland kaj ĉefe kun Hank Jones, kun kiu li en 1976 koncertis en Japanujo kaj plurfoje ĉe la festivalo je Nico . Ne nur liaj japanujaj solodiskoj ''Statements and Sketches For Development'' (1977) kaj ''Point Of View'' akiris multan atenton, sed ankaŭ la duopo-disko ''An Evening With Two Grand Pianos'', ekestinta en1981 en duopo kun Hank Jones, kaj kiu estis distingata per la [[Deutscher Schallplattenpreis|Germana Sondisko-Premio]].
 
Lewis aktivis ĝis mallonge antaŭ sia morto kiel muzikisto. Liaj komponaĵoj kunligis unikamaniere klasikan muzikon kun ĵazo. Laŭ Joachim E. Berendt li jam tre frue ekvilibrigis majstre la rilaton inter kompozicio kaj improvizado: „Nur ekde li kaj per li memkompreniĝas, ke ĵazregistrado estas tuto, ke ĝi devas esti fermita en se kaj ne simple esti sinsekvo da belaj solooj.“ <!--zit. n. Kunzler --> Unu el liaj preferataj formoj estis la [[fugo]]; li tamen ankaŭ verkis per [[kontrapunkta]]j improvizadoj kaj aparte per la principo de la [[granda konĉerto]], kiu signifis por li, ke ekzistas neniu nura soloa kaj nura akompaninstrumento, sed nur alternaj solooj kaj tutecoj envolvitaj en la komponaĵo. Lewis verkis ankaŭ komponaĵojn por baleto kaj filmo. Jen aparte nomendas la filmoj ''No Sun In Venice'', ''Odds Against Tomorrow'', ''A Milanese Story'' kaj ''Cities For People'' (1975). En 1963 ekestis lia muzikalo ''Natural Affection''. Liaj ĵazkomponaĵoj ''Django'' kaj ''Two Bass Hit'' validas kiel [[ĵaza normkanto|ĵazaj normkantoj]]. Lewis verkis ekde 1956 ankaŭ komponaĵoj de la [[tria fluo]] partoprenis same la fondadon de la ''Jazz and Classical Music Society'' meze de la 1950-aj jaroj, grava por la prezentado de tiaj komponaĵoj, kiel tiun de la ''Orchestra U. S. A.'' inter 1962 kaj 1966. Ankaŭ dum sia lasta koncerto en Germanujo, En 1992 ĉe „Jazzgipfel Stuttgart“, li prezentis kun sia ''Modern Jazz Quartet'' kaj la klasika ĉambrorkestro „Arcata“ en kunteksto de tria fluo.
 
Lewis ankaŭ estis influa kiel ĵazinstruisto. Li organizis ekzemple ekde la malfruaj 1950-aj jaroj la somerajn kursojn de la ''Lennox School of Music''. En 1977 li profesoriĝis ĉe City College of New York, post kiam li jam instruis en [[Universitato Harvard]].
Linio 25 ⟶ 27:
* (mit Svend Asmussen) European Encounter (Atlantic 1962)
* A Milanese Story (filma sontrako, Atlantic 1962, kun Bobby Jaspar, René Thomas, Giovanni Tommaso k.a.)
* Animal Dance (Atlantic 1963, kun [[Albert Mangelsdorff]], Karl Theodor Geier kaj Silvijc Glojnaric)
* Essence (Atlantic 1964)
* P.O.V. (Columbia 1975)
Linio 52 ⟶ 54:
* Martin Kunzler, ''Jazz-Lexikon Bd. 1.'' Reinbek 2002 ISBN 3-499-16512-0
{{Portalo Muziko}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://arts.endow.gov/national/jazz/jmCMS/master.php?id=2001_01 Biografio sur la paĝoj de NEA (anglalinva)]
* [http://www.jazclass.aust.com/lewis.htm Diskografiaĵoj komponaĵo -registro]
* [http://www.guardian.co.uk/news/2001/apr/02/guardianobituaries.johnfordham Nekrologo en] [[The Guardian]]
* [http://www.independent.co.uk/news/obituaries/john-lewis-728981.html Nekrologo en] The Independent
 
 
{{Bibliotekoj}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Vivtempo|Lewis, John}}
 
[[Kategorio:Usonaj ĵazpianistoj]]
[[Kategorio:Usonaj ĵazkomponistoj]]
[[Kategorio:naskiĝintoj en 1920]]
[[Kategorio:mortintoj en 2001]]
[[Kategorio:viroj]]