Arthur Conan Doyle: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.esperanto.be +https://www.esperanto.be)
e stilo
Linio 6:
Doyle naskiĝis en [[Edinburgh]]. Post sia studo pri [[medicino]] en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en [[1880]] komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en [[Southsea]] (proksime al [[Portsmouth]]). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en [[1887]] sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun ''[[Sherlock Holmes]]'' kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en [[1891]] finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.
 
La legantaro ŝategis liajn ''Holmes''-seriojn en ''[[Strand Magazine]]''. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur verkis [[krimliteraturo]]n, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de ''Holmes'', sed devis cedi al la volo de legantoj kaj daŭrigi ĝin. En [[1912]], li en sia aventura verko "[[The Lost World]]" priskribis la malkovron de vivantaj [[dinosaŭro]]j kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en [[Sudameriko]]. Lia protagonisto, la kolerema ''Profesoro Challenger'', aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel ''Sherlock Holmes kaj [[D-ro Watson]]''. La historiaj romanoj de Doyle (ekz. "[[Rodney Stone]]", "[[Sir Nigel]]", "[[The White Company]]") apenaŭ estas konataj.
 
Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri [[spiritismo]]<ref>Laǔ lia verko ''The New Revelation'' (vidi [https://www.espiritismogi.com.br/biografias lian biogafion] {{pt}})</ref>. Li intencis konvinki al [[Harry Houdini]] pri ties realeco. Doyle mortis en [[Crowborough]]/[[East Sussex]].