Minejo Williamson: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Williamson diamond mine"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:41, 9 maj. 2020

Ŝablono:Infobox mineLa diamanta mino Williamson (ankaŭ konata kiel la mino Mwadui) estas diamanta mino 23 kilometrojn (14 mi) nordoriente de Shinyanga en Tanzanio; ĝi fariĝis bone konata kiel la unua grava diamanta mino ekstero de Sud-Afriko. La mino estis fondita en 1940 de d-ro John Williamson, kanada geologo, kaj senĉese funkcias ekde tiam, pro kio ĝi estas unu el la plej malnovaj kontinue funkciantaj diamantaj minoj en la mondo.[1] Dum sia vivdaŭro ĝi produktis super 19 milionojn da karatoj (3,800 kg.) da diamantoj. Nun plejparton de la minejo posedas Petra Diamonds, kaj kvaronon posedas la ŝtato de Tanzanio.[2]

Historio

 
La diamantaj minoj Williamson

La diamanta industrio de Tanzanio en la 1930aj jaroj estis karakterizita de disaj tre malgrandaj minindustriaj operacioj, kiuj ne ludis gravan rolon en la ekonomia konsisto de la lando. D-ro Williamson estis dungita de unu el tiaj entreprenoj, la diamanta mino Mabuki, en 1938 kaj uzis ĝin por esplori aliajn mineblajn lokojn en la regiono. En 1940 li eltrovis la kimberlitan tubon Mwadui; dum la sekvaj jaroj li evoluigis la minon, kvankam li estis malhelpita de malfacilaĵoj pro la dua mondmilito. De la 1950aj jaroj li evoluigis la diamantan minon, kaj ĝi iĝis la plej grava diamanta mino en Tanzanio. La mino estis vizitita en la frua 1950aj jaroj de Usona aŭtoro John Gunther, kiu priskribas ĝin en sia libro En Afriko. La mino tiam uzis laboron de 2,600 afrikajn laboristojn, 110 eŭropanoj kaj 60 azianoj. La mino estis notita por teknikaj novaĵoj en diamanta minado, kiu estis evoluigita sub la kontrolo de Williamson. Williamson proksime administris la minon ĝis sia morto en 1958 en la aĝo de 50.

La heredantoj de Williamson vendis la minon kontraŭ ĉirkaŭ 4 milionoj da GBP al egala partnereco inter De Beers kaj la kolonia registaro de Tanganyika la 13an de aŭgusto 1958.[1] En 1971, jardekon post la sendependiĝo de Tanzanio, la registaro ŝtatigis la minon. Kvankam detaloj estas nekonataj, De Beers kaj aliaj diamantaj industriaj ludistoj konjektas ke mina elfaro malboniĝis grave en la 1980aj jaroj sub registara administrado. Inter la eblaj kialoj de tio ĉi estas malkresko en erca grado, ĉar la pli riĉaj tavoloj de la mino estis elĉerpita antaŭe. Eble rezulte de ĉi tiu malriĉa elfaro, Tanzanio invitis De Beers aĉeti reen parton de la mino, kaj la firmao konsentis. En 1994 De Beers aĉetis 75% el la Williamson mino, kun Tanzanio retenanta la restantajn akciojn.

Distro kaj sanprotektado

La mino estis ekipita kun gamo de sportaj servoj. Ĉi tiuj inkluzivis publikan naĝejon, tenisejon, futbalan kampon, atletikan vojeton, golfan kampon kaj jaktan klubon.

Estis ankaŭ kirurgia hospitalo, kie laboris du britaj kaj unu barata doktoroj. La hospitalo traktis la minajn dungitojn senpage, kaj la malriĉaj homoj de najbaraj areoj povis kuraciĝi tie kontraŭ negranda pago. Post sendependiĝo kun transiro de la minejo al posedado de la ŝtato, tiu servo nur parte konserviĝis (anstataŭigata de la tutlanda sanprotekta sistemo).

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  • Tassell, Arthur. African Mining Magazine. "Williamson – A Bright Future Ahead?". Brooke Pattrick Publications.
  • De Beers Group official website. "De Beers Group: Tanzania". Retrieved April 18, 2005.
  • Knight, John; Stevenson, Heather (September 1986). "The Williamson Diamond Mine, De Beers, and the Colonial Office: A Case-Study of the Quest for Control". Journal of Modern African Studies. Cambridge University Press. 24 (3): 423–445. JSTOR 160350.
  • Chopra, Jarat. "Tanganyika Diamond Presented to Princess Elizabeth," Old Africa, No. 21 (February–March 2009) 16–17.
  • Chopra, Jarat. "Princess Margaret Hosted in Mwanza," Old Africa, No. 22 (April–May 2009) 20–22.