Robajo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Priskribo ==
La persa metriko estas kalkulata per longo de silaboj (male ol Esperanto, kies metriko estas kalkulata per akĉentoj). Silabo povas esti mallonga, longa, aŭ trolonga.
* Mallonga silabo havas mallongan vokalon (a, e, o) sen fina konsonanto (krom fina ''n'').
* Longa silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) sen fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun unu fina konsonanto.
* Trolonga silabo havas longan vokalon (ā, ī, ū) kun fina konsonanto, aŭ mallongan vokalon kun pluraj finaj konsonantoj.
 
La robajo estas poemo de kvar versoj, kiuj estas rimitaj laŭ la skemo AABA aŭ AAAA. La metro plej ofte uzata en robajo estas jene:
:−/−⏑⏑−/⏑−⏑−/−⏑⏑−
:−−⏑⏑−⏑−⏑−−⏑⏑−
en kiu “−” signifas longan silabon kaj ⏑ mallongan. Alivorte, krom la unua longa silabo, la verso konsistas el kvar piedoj, po du longaj kaj du mallongaj silaboj en piedo.
 
Trolonga silabo povas anstataŭigi paron de longa silabo kaj mallonga silabo, en piedo. Ĉe la fino de la verso, ĉiu silabo, ĉu teorie mallonga, longa, aŭ trolonga, estas kalkulata kiel longa.
 
== Ekzemplo ==