Islamo en Tanzanio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Kreita per traduko de la paĝo "Ислам в Танзании")
 
Ĉirkaŭ la mezo de la 1-a jarmilo a.K. [[Personaj nomoj en Esperanto|persaj]] komercistoj aperis sur la marbordo de aktuala Tanzanio, kaj pli poste — la [[Araboj|arabaj]]. Ili alportis islamon al la teritorio de moderna Tanzanio. Ĝuste tiam aperis nova etna komunumo — [[Svahiloj|la svahila]] . En la [[10-a jarcento]] la [[ Kilwa (Sultanato) |Kilva Sultanato]] aperis sur la teritorio loĝata de la svahiloj, disvastigante sian influon al la marborda strio de Orienta Afriko.
 
En [[1107|la jaro 1107]] la unua [[moskeo]] en la suda hemisfero, [[ Kizimkazi (moskeo) |la moskeo Kizimkazi]]<ref name="archnet">{{Citaĵo el la reto|https://www.webcitation.org/67WlRo9Bm?url=http://archnet.org/library/sites/one-site.tcljsp?site_id=7832}}</ref>, estis konstruita de homoj el [[Ŝirazo|Ŝiraz]] sur la insulo [[Unguĵo]]. En la epoko de la sultanato, Zanzibaro fariĝis la plej granda [[Sklavkomerco|sklavkomerca]] centro en Orienta Afriko. En la 19-a jarcento, ĉirkaŭ 50 mil sklavoj estis vendataj ĉiujare tra Zanzibaro <ref>http://ngm.nationalgeographic.com/ngm/data/2001/10/01/html/ft_20011001.6.html National Geographic article</ref> .
 
Islamo komencis penetri en la kontinentan parton de Tanzanio kune kun islamaj komercistoj. La unua moskeo en la regiono de la Grandaj Lagoj estis fondita en la 10-a jarcento. Tamen islamo pli amase ekpenetris la landon en la 19-a jarcento. Tiam multaj afrikaj gvidantoj konvertiĝis al islamo. Inter la du mondmilitoj, la disvastiĝo de islamo akceliĝis draste. En la dua duono de la 20-a jarcento, enmigrintoj el [[Barato]] kaj [[Pakistano]] aliĝis al la islama komunumo. En 1969, la ''Nacia Konsilio de Islamanoj de Tanzanio'' estis establita por kunordigi islamajn aferojn kaj elekti la [[Muftio|muftion]].
 
== Nuna situacio ==
Islamo estas religio, laŭ diversaj fontoj, de 30<ref>{{Citnovaĵo|url=http://www.pewforum.org/2011/01/27/table-muslim-population-by-country/}}</ref> ĝis 50% <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://muslimpopulation.com/africa/}}</ref><ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.kdmid.ru/docs.aspx?lst=country_wiki&it=/Танзания.aspx}}</ref> da loĝantoj en Tanzanio. Sur la kontinento, islamaj komunumoj estas koncentritaj en marbordaj regionoj, kun kelkaj grandaj islamaj komunumoj ankaŭ en la enlandaj urbaj areoj, precipe laŭ la iamaj [[Karavano (tradicia)|karavanaj vojoj]]. Pli ol 99% de la loĝantaro de la Zanzibara insularo estas islamanoj.
 
Plej multaj islamanoj en Tanzanio estas [[Ŝafiismo|ŝafiismaj sunnitoj]], kun tre signifaj malplimultoj de [[Ŝijaismo|ŝijaitoj]] kaj [[Ahmadismo|ahmadistoj]] (aktivaj ekde 1934), kio estas afero nekutima por la subsahara Afriko. Laŭ la Pew-Esplorcentro, du trionoj de la islama loĝantaro de Tanzanio estas sunnitoj, kaj la resto estas ŝijaitoj (20%) kaj ahmadistoj (15%).
6 101

redaktoj