TAZARA: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - Kat
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La nomo estas [[angla lingvo|anglalingva]] mallongigo de ''TAnzania-ZAmbia RAilway'' (tanzania-zambia fervojo). La linio longas ĉ. {{unuo|1860|km}}, el kiuj ĉiu lando havas proksimume duonon. Ĝi estas la sola fervojo en Tanzanio, kiu transiras landlimon al najbara lando. Male al la aliaj tanzaniaj linioj, kiuj havas [[metra ŝpuro|metran ŝpuron]] de {{unuo|1000|mm}}, ĝi uzas [[Carl Abraham Pihl|CAP-ŝpuron]] de {{unuo|1067|mm}}, kutiman en suda Afriko.
 
== Historio ==
TAZARA ekestis inter 1970 kaj 1975 por krei trafikan ligon inter suda kaj orienta Afriko. Ĝi estis subtenata per kredito de [[Ĉinio]], kiu celis redukti la dependecon de Zambio de la vojoj tra [[Sudafriko]]. La projekto kostis ĉ. duonan miliardon da [[Usona dolaro|dolaroj]] kaj estis la plej kosta eksterlanda projekto de Ĉinio iam ajn.
 
Tanzanio estis kritikata pro akcepto de la helpo flanke de Ĉinio, tanzania prezidento plendis, ke la okcidentaj landoj premas lin pro tio, sed ne proponas alternativon<ref>Altorfer-Ong, Alicia (2009). "Tanzanian 'Freedom' and Chinese 'Friendship' in 1965: laying the tracks for the TanZam rail link" (PDF). ''LSE Ideas''. London School of Economics (LSE): 655–670. Archived from the original (PDF) on 3 October 2012. Retrieved 16 September 2010.</ref>. Interalie li diris: „La mono en la mondo estas aŭ ruĝa aŭ blua. Mi ne havas mian propran verdan monon, do kie mi prenu? Mi ne elektas mian flankon en la [[malvarma milito]]. Mi nur volas monon por konstruado“ (Julius Nyerere, PRO, DO183/730, From Dar es Salaam to CRO, No. 1089, 3 July 1965).
 
== Geografio ==
Inter Daresalamo kaj Kapiri Mposhi la fervojo trairas altodiferencon de {{unuo|1400|metroj}}. Ĝia trafiko estas grava ne nur por Tanzanio kaj Zambio, sed ankaŭ por [[Malavio]], [[Kongo Kinŝasa]], [[Zimbabvo]] kaj [[Sudafriko]].
 
Linio 24 ⟶ 28:
 
Veturado en ekspresa pasaĝera trajno daŭras laŭplane 36 horojn ([[nun en 2009|2009]]), sed malfruoj povas longigi la veturadon al pli ol 50 horoj.<ref>[http://books.google.com/books?id=uvAFRd1CtHMC&pg=PA475&lpg=PA475&dq=tanzam+highway&source=bl&ots=lvRjJ-ZZ8I&sig=3LP368TQVpj9vnBcrzUPocg7c54&hl=en&sa=X&ei=wB1QU8-BO4GzyASfpoD4Bw&ved=0CLcBEOgBMBI#v=onepage&q=tanzam%20railway&f=false Philip Briggs, ''Tanzania: With Zanzibar, Pemba and Mafia'' Bradt Travel Guides, 2009 ISBN 1841622885 P. 475]</ref> La laŭplana mezuma rapido estas iom pli ol 50 km/h.
 
== Heredaĵo ==
[[Dosiero:Workers on Tazara Railway.jpg|thumb|right|160px|Zambiaj fervojistoj ĉe TAZARA-stacio Kapiri Mposhi en 2012]]
 
TAZARA restas grava simbolo de solidareco inter evoluantaj landoj kaj de la ĉina subteno por afrika sendependiĝo kaj evoluo. Kiam la someraj olimpikoj okazis en Pekino, la starta punkto de la torĉa itinero estis ĉe la TAZARA-terminalo.
 
Tamen malfacilaĵoj, kiujn spertis TAZARA, igis la registaron de Ĉinio dubi pri subteno de aliaj fervojoj en Afriko. Neniu alia fervojo en la kontinento ricevis ĉinan subtenon ĝis 2016, kiam ekfunkciis nova fervojo inter Abuja kaj Kaduna en [[Niĝerio]]. Post tio sekvis projektoj en Etiopio kaj Ĝibutio. Ĉiuj novaj projektoj de Ĉinio havas pli striktajn kondiĉojn kompare al la kreditado de TAZARA, interalie ĉinaj kompanioj ricevas la novajn fervojojn koncesie por kelkaj unuaj jaroj kaj pli poste la lokaj registaroj garantias repagon de la ŝuldo<ref name="CapEthDec2016">{{cite news|last1=Yewondwossen|first1=Muluken|title=Two Chinese firms to overseas Ethio-Djibouti railway|url=http://capitalethiopia.com/2016/12/22/two-chinese-firms-overseas-ethio-djibouti-railway/#.WMthalC0lqc|accessdate=17 March 2017|work=Capital Ethiopia Newspaper|date=22 December 2016}}</ref><ref name="maundu2016">{{cite news|url=http://www.nation.co.ke/news/-/1056/3223138/-/piwcedz/-/index.html|last=Maundu|first=Pius|title=Mombasa-Nairobi section of the SGR to be complete by June next year}}</ref>.
 
== Referencoj ==