Vincent van Gogh: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 259:
Arthistoriistoj suspektas la pentriston kaj Gauguin-amikon [[Émile Schuffenecker]]<ref>[http://www.zeit.de/1998/06/Wundersame_Bildervermehrung?Page=1 Matthias Arnold: ''Wundersame Bildervermehrung'', en: Die Zeit, Ausg. 06/1998.]</ref> kaj la libertempan pentriston doktoro Gachet kaj ties ĉirkaŭo.<ref>[http://www.weltwoche.ch/artikel/?AssetID=18371 Artikolo en Die Weltwoche, eldono 08/08.]</ref>
 
En [[1928]] la ''Wacker-skandalo'' skuis la artomondon. La ''erotik-dancisto'' [[Otto Wacker]] ofertis en [[Berlino]] aron de Van-Gogh-pentraĵoj, kiujn pentris verŝajne lia patro [[Hans Wacker]] aŭ lia frato Leonhard Wacker. Skandalo estiĝis, ĉar la aŭtenteco de tiuj bildoj estis unue erare atestita de fakuloj.
 
La en [[1928]] publikigita Van-Gogh-verkaro de [[Jacob Baart de la Faille]] entenis 33 Wacker-falsaĵojn, kies aŭtenteco estis poste revokita. La lasta eldono de la verkaro de la Faille publikiĝis en [[1970]] kaj estas ĝis nun referenca verko. Ĝi entenas 913 olebildojn, kiuj tamen ŝajne ne ĉiuj rezistas al kritika kontrolo. La Van-Gogh-fakulo [[Jan Hulsker]], alia eldonisto de grava verkaro, aldonis demandosignon al 45 el la 2.125 de la Faille menciitaj verkoj.<ref>[http://artnews.com/issues/article.asp?art_id=751 Timothy Ryback: ''The So-Called van Goghs'', en: ARTnews, 2000 (angle).]</ref>