Eugénie Ferter-Cense: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikiigo, aldono de plia verko el 1937
aldono de foto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - C|EdE-C]]
 
[[File:Zamenhof en Esperantista Centra Oficejo 1913.jpg|thumb|Eugénie Cense kun Sebert, Zamenhof kaj Chavet en Esperantista Centra Oficejo, 1913]]
 
'''Eugénie CENSE''' (sans), francino, multjara administrantino de la [[Centra Oficejo]]. Nask. 9 apr. 1883 en Sd. Judoce. Ŝi vizitis la universitaton en Parizo. Dum 1901-08 kaj ankaŭ post la unua mondmilito loĝis en Polujo. En 1901 konatiĝis kun Volapük, sed baldaŭ fariĝis Esperantistino. Gvidis multajn kursojn en Lódz, Polujo. De 1908 post reveno al Paris oficistino de la C. O. dum 15 jaroj. En 1910 la C. O. delegis ŝin por helpi al la organizo de la Kongreso de Internaciaj Asocioj en Bruxelles, en 1913 partoprenis en la nomo de la C. O. la duan Kongreson de Internaciaj Asocioj en Bruxelles-Gand kaj la Kongreson de Bibliografio. Dum la milito ŝi dediĉis sin plene al la laboroj por Ruĝa Kruco, en la kunago de la germanaj Esperantistoj pere de Holando, Skandinavaj landoj kaj Svisujo. Tio faris ŝin suspekta, ĉiu korespondaĵo atal ŝi estis kontrolata. Sekretario de la UK-oj en Barcelono, Berno, Prago, redaktisto de "Bulteno por informi" eldonita de la C. O., 1915-18.
== Verkoj ==