Batalo je kazerno de Czajanek: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
Post tio, kiam Slovakio proklamis la [[14-an de marto]] [[1939]] mallongtempe post tagmezo sendependecon, forveturis posttagmeze delegitaro frunte kun prezidento [[Emil Hácha]] per trajno Berlinon, por ke ili konstatu, kiajn intencojn Hitler havas kun la ĉeĥa parto de [[dua respubliko de Ĉeĥoslovakio|Ĉeĥoslovakio]]. La germana plano estis okupi la ĉeĥan teritorion dum la [[15-a de marto]], sed por ke ĝi malebligu al eblaj agadoj de Pollando, kiu pretendigis por la restanta parto de [[Teŝinio|Teŝina Silezio]], devis esti Teŝinio kaj apuda parto de Moravio (kien apartenas ankaŭ Místek) okupitaj jam vespere de la antaŭa tago. Post la 17-a horo la 14-an de marto tiel enpaŝis sur la teritorion de la tenajligita respubliko la unuaj germanaj taĉmentoj.
 
Du germanaj kolonoj gvidataj de kolonelo Paul Stoewer kresikreis sudan alon de la manovro. Ili transpaŝis la limon en [[Příbor]] kaj celis orienten al Místek, al kiu ili alveturis antaŭ la sesa horo. Okupinte la gravajn lokojn en la urbo daŭrigis la unua kolono preter la kazerno al Frýdek - patrolo el la kazerno ja ekregistris ilin kaj anoncis, sed en duonmallumo ili konjektis, ke temas pri ĉeĥoslovakaj ĝendarmoj. La dua kolono por momento post tio haltis antaŭ la enirejo de la kazerno proksimume je la 18-a horo kaj 15 minutoj.
 
== Paso de la bataloj ==