Ossian: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-pejsaĝo +pejzaĝo)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:JeanMusée AugusteIngres-Bourdelle Dominique- Le songe d'Ossian, 1813 - Ingres 009- Joconde06070001439.jpg|thumb|right|250px|''La revo de Ossian'', fare de [[Jean Auguste Dominique Ingres]].]]
'''''Ossian''''' (osiano - angligo de la gaela nomo Oisín) estas la titolo de verko eldonita en [[1760]] de la skota poeto [[James Macpherson]]. Ĝi pretendas esti traduko de kolekto da poemoj verkitaj de la legenda irlanda poeto kaj batalanto [[Oisín]], filo de la 3a jarcenta Fionn (aŭ Fingal) MacCumhail, protagonisto de la poemcikloj pri la Fianna-herooj. La versaĵoj estas sombraj, melankoliaj kaj kelkfoje bombastaj. Kiam ĝi unue aperis, la libro de Macpherson estis entuziasme akceptitaj en tuta Eŭropo kaj forte influis la romantikan movadon. Poste oni konstatis, ke ''Ossian'' estis (almenaŭ parte) libera imitaĵo de teksto originale verkita en la gaela (irlanda) lingvo. (Eldono de tiu teksto poste aperis en 1807.)
En la originala gaela tradicio, ''Oisín'' kaj ''Niamh'' estas geherooj en rakonto de la ''Fionn-ciklo''. Niamh estas bela virino, kiu amas Oisín, filo de Fionn MacCumhail, kaj de ''Sadhbh'', kiu devenas de la ''Tuatha de Dannan'', pramastroj de Irlando. Laŭ la antikva skribaĵo ''Acallamh na Senórach'', Oisín travivis ĝis la alveno al Irlando de la sankta Patriko. La tradicio rakontas, ke li estis koncipita kiam lia patrino metamorfoziĝis en cervinon. (Pro tio, li nomiĝis Oisín, kiu signifas "cerveto".) Rakontoj pri Oisín kaj Niamh estas ankoraŭ parto de la gaela folkloro de Irlando kaj Skotlando. Iu stranga popola rakonto pri Ossian, nome, ''Oisean an Déidh na Féinne (“Ossian post la fenianoj”)'' estas konata en Skotlando, sed nekonata en Irlando.