Virginio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-specojn da +specojn de )
→‎Ŝtatiĝo: Jean-Baptiste Donatien de Vimeur, grafo de Rochambeau
Linio 80:
La [[Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando|Brita Parlamento]] provis krei novajn impostojn post la fino de la [[Sepjara milito]], kiuj estis ege malpopularaj inter la koloniistoj. En la Virginia parlamento, [[Patrick Henry]], [[Richard Henry Lee]], kaj aliaj homoj kondukis la movadon kontraŭ 'impostado sen reprezentado' (angle ''taxation without representation''). En 1773, Virginianoj ekkunordigis siajn agojn kun aliaj kolonioj per 'komitatoj de korespondado', kaj delegis membrojn al la [[Kontinenta Kongreso]] dum la sekva jaro. Post la parlamento ĉesis kunveni pro la dekreto de la regna koloniestro, la revoluciaj estroj daŭris reĝi per konvencioj. La [[15-an de majo]] [[1776]], la konvencio deklaris, ke Virginio esis sendependa de la Brita Imperio kaj adoptis la [[Virgina Deklaro de Rajtoj|Virginian Deklaron de Rajtoj]] de [[George Mason]], kiu iĝis parto de nova konstitucio. Alia Virginiano, [[Thomas Jefferson]], poste uzis la Virginian Deklaron de Rajtoj por la [[Usona Deklaro de Sendependeco]].
 
Je la komenco de la [[Usona Milito de Sendependeco]], [[George Washington]], kiu komandis la Virginian armeon dum la [[Sepjara milito]], elektiĝis por komandi la Kontinentan Armeon. Dum la milito, la ĉefurbo de Virginio transloĝis de [[Williamsburg]] al [[Richmond]], ĉar Ŝtatestro Thomas Jefferson timis ke la loko de Williamsburg estis facile atakebla. En 1781, teraj kaj maraj fortoj de [[Francio]] kaj la Kontinenta Armeo insidis la Britajn fortojn sur la [[Virginia Duoninsulo]], kie la trupoj de George Washingon kaj [[Jean-Baptiste Donatien de Vimeur, grafo de Rochambeau|Grafo Rochambeau]] venkis [[Generalo Cornwallis|Generalon Cornwallis]]. Li kapitulacis la [[19-an de oktobro]] [[1781]], kio ebligis la [[Paco de Parizo (1783)|Pacon de Parizo]] kaj certigis la sendependecon de la kolonioj.
 
Virginianoj estis tre gravaj dum la verkado de la [[Usona Konstitucio]]. [[James Madison]] verkis la projektojn de la ''[[Virginia Plan]]'' en 1787 kaj la [[Bill of Rights (Usono)|''Bill of Rights'']] en 1789. Virginio ratifis la konstitucion la 19-an de oktobro 1788. Pro la granda nombro de sklavoj en la ŝtato kaj la [[kompromiso de tri kvinonoj]], Virginio unue havis la plej multe da anoj en la [[Usona Domo de Reprezentantoj|Domo de Reprezentantoj]]. Pro tio kaj pro la 'dinastio' de Virginiaj prezidantoj, Virginio estis inter la plej gravaj ŝtatoj por landa politiko. En 1790, kaj Virginio kaj [[Marilando]] donis landon al la nova [[Vaŝingtono|Distrikto Kolombio]], kvankam la lando el Virginio redoniĝis en 1846. Virginio kelkfoje nomiĝas la 'Patrino de Ŝtatoj' (angle ''Mother of States''), ĉar ŝtatoj kiel [[Kentukio]] tranĉiĝis de ĝi kaj multaj setlistoj de pli okcidentaj partoj de Usono venis el Virginio.