Portebla Ludnotacio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova artikolo_Lingve kontrolu
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:13, 20 maj. 2020

Portebla Ludnotacio (el la angla Portable Game Notation (PGN)) estas dosiertipa teksto komputile procesebla, la formato estas uzata por registri ŝakludojn (movojn kaj rilatajn datenojn), ĝi estas subtenata de pluraj programoj kaj retejoj.

Portebla Ludnotacio
Dosierfinaĵo: .pgn
MIME: application/vnd.chess-pgn, application/x-chess-pgn
Estiĝo 1993
vdr

Historio

PGN estis elpensita ĉirkaŭ 1993, de Steven J. Edwards kaj unue estis popularigita per Usenet en la novaĵgrupo rec.games.chess.

Uzo

PGN estas strukturita por facila legado kaj skribo de homaj uzantoj kaj por facila analizado de komputilaj programoj. La ŝakmovoj registriĝas en algebra ŝaknotacio. La kutima finaĵo de dosiernomo estas .pgn.

Ekzistas du formatoj en la PGN-normo, la "enporta" formato kaj la "elporta" formato. La enporta formato priskribas datenojn, kiuj eble estis preparitaj permane kaj estas intence malstriktaj. Programo kiu povas legi PGN-datenojn devus povi pritrakti la iom malstriktan enportformaton. La elportformato estas sufiĉe strikta kaj priskribas datenojn preparitajn sub programkontrolo. La elportdokumentoj kreitaj per malsamaj programoj sur la sama komputilo devus esti ekzakte ekvivalentaj, bajto por bajto.

PGN kodo komenciĝas per aro da "etikedoj" (etikednomo kaj ĝia valoro), sekvitaj per la "movteksto" (ŝakomovoj kun laŭvola komento).

Etikedoj

Etikedparoj komenciĝas per komenca maldekstra krampo [. La etikedvaloro estas metita en duoblaj citiloj kaj la etikedo tiam estas finita per ferma dekstra krampo ]. Citaĵo ene de etikedvaloro estas reprezentita per la deklivo tuj sekvite per citaĵo. Deklivo ene de etikedvaloro estas reprezentita per du apudaj deklivoj.

PGN-datenoj por arkivado estas postulataj por disponigi sep kampojn, nomitaj "etikedoj" kaj kune konataj kiel la STR (Sep Tag Roster). En elportformato la STR-etikedoj devas ekaperi antaŭ iuj aliaj etikedoj kiuj povas esti kaj la sinsekvo estas (ĉio en la angla esperanta traduko nur estas klarigo):

  • Event (Evento): la nomo de la turniro aŭ matĉokazaĵo.
  • Site (Loko): la loko de la okazaĵo. Tio estas en "Urbo, regiono, lando" LANDO laŭ la tri-litera kodo de la Internacia Olimpika Komitato por la landoj.
  • Date (Dato): la startdato de la ludo, laŭ YYYY.MM.DD formo ?? estas uzitaj por nekonataj valoroj.
  • Round (Rondo): la ludanta rondorda numeralo de la ludo ene de la okazaĵo.
  • White (Blanka): la ludanto de la blankaj pecoj, laŭ formato familia nomo, antaŭnomo.
  • Black (Nigra): la ludanto de la nigraj pecoj, sama formato kiel la Blanka.
  • Result (Rezulto): la rezulto de la ludo. Tio povas nur havi kvar eblajn valorojn: 1-0 (Blanka venkis), 0-1 (nigra venkis), 1/2-1/2 (egalvenko), aŭ * (alia rezulto, ekz. la ludo ankoraŭ ne finis).

La normo enhavas suplementajn laŭvolajn etikedojn. La pli oftaj etikedoj estas:

  • Annotator (Notisto): La persono kiu notis la ludon.
  • PlyCount: kiu indikas tutsumon de movoj.
  • TimeControl (tempokontrolo): ekz. 40/7200:3600
  • Time (tempo): La tempo en kiu la ludo komenciĝis, laŭ HH:MM:SS formo.
  • Termination (Fino): Donas pli da detaloj pri la fino de la ludo. Ĝi povas esti

Abandoned (rezigno), adjudication (adjudiko), death (morto), emergency (krizo, urĝaĵo), normal (normala), rules infraction (regulara malrespekto), time forfeit (pro tempomanko) aŭ unterminated (nefinita).

  • Mode (Reĝimo): OTB (over-the-board [sur table vide al vide]), ICS (Internet Chess Server [ĉe intereta ŝakservilo]).
  • FEN: La komenca pozicio de la ŝaktabulo, en Forsyth-Edwards-Skribsistemo (FEN).

Movoj

La movteksto priskribas la movojn dum la ludo. Tio inkludas movajn numerojn, la posicion kaj la ŝakfiguro kiu moviĝas, ĉio pere la Algebra Notacio.

Por la plej multaj movoj la notacio konsistas el la letermallongigo por la ŝakpeco, x se ekzistas kapto kaj la posicio (fina kvadratĉelo). La letermallongigoj estas K (Reĝo), Q (Damo), R (Turo), B (Kuriero) kaj N (Ĉevalo). La peono ricevas malplenan mallongigon, sed en aliaj kuntekstoj la mallongigo P povas esti uzata. La algebra nomo de iu ĉelo estas kiel per kutima Algebra ŝaknotacio; de blanka perspektivo, la plej maldekstra kaj proksima ĉelo al blanka estas a1, dum la plej dekstrakaj plej malproksimaj al la blanka estas h8.

Reĝflanka aroko estas notita per O-O, damflanka aroko estas notita per O-O-O (notu ke tiuj estas majusklaj O, ne numeraloj 0). Peona damiĝo estas notita per aldono de =, sekvita per la peco al kiu la peono estas promociita. Ekzemple: e8=Q. Se la movo estas ŝako oni aldonas plussignon +, se la movo estas ŝakmato, la kradnombron #.

Ekzemplo

Jen PGN dosierformo de ludo inter Bobby Fischer kaj Boris Spassky dum matĉo en 1992.

[Event "F/S Return Match"] [Site "Belgrade, Serbia JUG"] [Date "1992.11.04"] [Round "29"] [White "Fischer, Robert J."] [Black "Spassky, Boris V."] [Result "1/2-1/2"]

1. e4 e5 2. Nf3 Nc6 3. Bb5 a6 {This opening is called the Ruy Lopez.} 4. Ba4 Nf6 5. O-O Be7 6. Re1 b5 7. Bb3 d6 8. c3 O-O 9. h3 Nb8 10. d4 Nbd7 11. c4 c6 12. cxb5 axb5 13. Nc3 Bb7 14. Bg5 b4 15. Nb1 h6 16. Bh4 c5 17. dxe5 Nxe4 18. Bxe7 Qxe7 19. exd6 Qf6 20. Nbd2 Nxd6 21. Nc4 Nxc4 22. Bxc4 Nb6 23. Ne5 Rae8 24. Bxf7+ Rxf7 25. Nxf7 Rxe1+ 26. Qxe1 Kxf7 27. Qe3 Qg5 28. Qxg5 hxg5 29. b3 Ke6 30. a3 Kd6 31. axb4 cxb4 32. Ra5 Nd5 33. f3 Bc8 34. Kf2 Bf5 35. Ra7 g6 36. Ra6+ Kc5 37. Ke1 Nf4 38. g3 Nxh3 39. Kd2 Kb5 40. Rd6 Kc5 41. Ra6 Nf2 42. g4 Bd3 43. Re6 1/2-1/2

Ŝakprogramoj kiuj povas malfermi, modifi kaj registri PGN dokumentojn

Programoj por vindoso:

  • Chess Tool PGN (ankaŭ en Esperanto)
  • Chessbase
  • ChessX
  • Convekta Aquarium
  • Convekta Chess Assistant
  • Fritz GUI
  • Hiarcs Chess Explorer
  • Lokasoft Chesspartner
  • Lucas Monge's Lucas Chess
  • Martin Blume's Arena
  • Shane's Chess Information Database
  • Shredder UCI GUI
  • Tarrasch Chess GUI
  • Winboard

Programoj por linukso

  • ChessX
  • Martin Blume's Arena
  • Shane's Chess Information Database
  • xBoard

Programoj por Androjdo

  • Droidfish
  • Gerhard Kalab's Chess PGN Master
  • Aart Bik's Chess for Android

Programoj por Mac OS

  • ChessX
  • Hiarcs Chess Explorer
  • SCID vs Mac

Programoj por iOS

  • Giordano Vicoli's Chess-Studio

Esperanto

La programo Chess Tool PGN estas plene tradukita al Esperanto.[1] Ĝi havas ĉiujn eblaj funkciojn por legri, modifi, komenti, redakti, elporti (al FEN, PGN, bildon de posicio PNG ka.). Ĝi ankaŭ havas grandan datumbazon en sia retejo.[2] Ĝi ankaŭ ests vaste uzata de la retejo Lichess kiu havas tradukon al Esperanto. En ĝi eblas analizi ludojn kaj samtempe vidi la kodon, eblas peti komputilan analizon kiu elporteblas en PGN dosierformo (ĉu krudaj ĉu kun komentoj).[3]

Referencoj

  1. Yves Nievelstein----: Listo de esperantigataj programoj kaj retejoj (esperante). Komputeko. Alirita 2020-05-12.
  2. Oficiala retejo de Chess Tool PGN (angle). Alirita 2020-05-12.
  3. PGN ĉe Lichess (esperante). Alirita 2020-05-12.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj