Penitenco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 10:
Se en kristanismo, penitenco indikas procezon de [[konvertiĝo]] al Dio per la konsciiĝo pri la peko kaj per la propono reveni al vivo sankta laŭ la evangelia, greke [[μετανοια]], ĝi ĉiam implicas la devon ripari kaj antaŭ la proksimuloj (ĉiam damaĝitaj pro skandalo kaj febliĝo de la komuna adhero al Kristo) kaj antaŭ Dio. Sed la manieroj, eksteraj kaj publikaj, de riparado, laŭ la kristanaj jarcentoj, ne ĉiam estis kanone kaj fakte la samaj:
 
'''En unuaj jarcentoj,''' dekomence la eklezio praktikadis la pardonon de la pekoj nur per la bapto. Sed iom post iom oni konstatis ke eĉ la baptitoj povas reveni al la peko kaj, do, bezonis novan pardonon. Oni komencis kun la renegintoj de la kredo kiuj, pentinte, repetis akceptiĝon en la eklezion (vidu artikolon [[Hermeso]]). Poste kreiĝis aparta normano por la reakcepto de plej gravaj pekuloj sin makulintaj per [[apostateco]], [[adulto]] aŭ [[hommortigomurdo]].
 
Super tiuj pekuloj nur la episkopoj havis jurisdikcion, sed la pentintoj devis longatempe restadi ekstere aŭ funde de la preĝejo dum liturgiaĵoj kaj vesti specialajn vestojn por montri sian penton kaj spirite sin purigi. Per publika liturgia preĝo la episkopo ilin reinirigis en la fidelulan komunumon. Kiam la praktiko de la individua konfeso disvastiĝis kaj la episkopoj delegis la al simplaj sacerdotoj la jurisdikcion de la [[absolvo]], kreiĝis la problemo pri kiu pentofara penitenco altrudi.