Ivanhoé Rodrigues Baracho: Malsamoj inter versioj
starigo de la artikolo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:20, 21 maj. 2020
IVANHOÉ Rodrigues BARACHO (Areia-Paraibo, la 6-an de marto 1928 - Campinas, la 3-an de decembro 2019) estis brazila biologo kaj aktivulo por Esperanto.
Ivanhoé Baracho | |
---|---|
Agronomo, profesoro kaj esperantisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-a de marto 1928 en [[Areia (Paraibo)]], Brazilo |
Morto | 1-a de marto 1980 en Campinas, Brazilo |
Ŝtataneco | Brazilo |
Diplomita en 1955 pri Agronomio ĉe Escola de Agronomia do Nordeste en la naskurbo, en 1967 li ekinstrias en la Universitato de Braziljo (UnB). En la sekva jaro li magistriĝas ĉe Universitato de San-Paŭlio (USP) per studo pri la multobliĝo de Aspergillus nidulans (Eidam) Winter, sub la orientigo de João Lúcio de Azevedo. En 1969 li doktoriĝas ĉe la Universitato de Campinas (Unicamp) per tezo pri la sekseco en tiu sama estaĵo Aspergillus nidulans.
En 1970 li transloĝiĝas al Campinas por fariĝi profesoro en la Instituto pri Biologio de Unicamp. En 1978 li tie iniciatis esperantistan grupon, kiu funkciis ĉe la universitata Departemento pri Genetiko por instruado de la lingvo. En 1987 li aperigis la malgrandan sciencan revuon Hodiaŭa Genetiko, kun artikoloj pri Simbola Biologio, Genetiko k.s.
En 1995 li emeritiĝis, sed plu dediĉis sin al la publikigo de libroj pri la origino de la vivo, pri Simbola Biologio, pri Genetiko kaj pri demonstrado de la Lasta teoremo de Fermat.