Gango: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 119:
Gango formiĝas el la du riveroj ''Alaknanda'' kaj ''Bhagirathi''<ref>Euttaranchal - [http://www.euttaranchal.com/tourism/devprayag.php Devprayag] {{en}}</ref>, kunfluantaj proksime de urbeto en [[Utarakando]], [[Devprajag]], kies nomo signifas ĝuste "dia kunfluo". Tio estas la tradicia komenco de Gango. Pli precize, Gango originas, laŭ tradicio, el ses sanktaj riveroj (Alaknanda, Bhagirathi, Dhauliganga, Mandakini, Nandakini, Pindar), kiuj kunfluas unu post la alia; la lasta kunfluo estas tiu de Alaknanda kaj Bhagirathi. La alto de la kunfluo estas ĉirkaŭ 460 m super [[marnivelo]].
 
[[Dosiero:Confluence.JPG|maldekstredekstre|eta|180px200px|Kunfluo de Alaknanda kaj Bhagirathi.]]
 
Tamen, Bhagirathi estas, hidrografie, la unua parto de Gango, do oni povas taksi ĝian fonton la vera fonto de Gango<ref>Euttaranchal - [http://www.euttaranchal.com/tourism/gangotri.php Gangotri] {{en}}</ref>. La akvo devenas de granda [[glaciejo]] nomata [[Gangotri]], kuŝanta inter altegaj montopintoj (ĉirkaŭ 7000 m); unu el tiuj montoj nomiĝas Bhagirathi kiel la rivero. La urbeto Gangotri (3100 m) kaj la fino de la glaciejo (''Gaŭmuĥ'', ĉirkaŭ 4000 m) estas sanktaj lokoj por [[Hinduismo]]. La preciza fino de la glaciejo kaj komenco de la rivero ŝanĝas dum la jaroj, ĉar la glaciejo malplilongiĝas jaron post jaro.