Eŭropa Kosma Agentejo: Malsamoj inter versioj

1 108 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 monatoj
==Misioj kaj aktivecoj==
La EKA kunvenigas dudek du anajn ŝtatojn, kiuj kolektas siajn rimedojn por disvolvi civilan kosman programon, kiu konsistas el sciencaj sputnikoj (esploroj pri la [[Tero]], la [[Suno]], la [[sunsistemo]], [[astronomio]], [[kosmologio]], ktp.), [[kosmofluga inĝenierarto|kosmaj teknologioj]], aplikaj sputnikoj postulantaj eŭrop-skalan programon ([[Galileo]], [[Copernicus]]) kaj lanĉajn rimedojn (surgrundaj instalaĵoj kaj [[lanĉo-veturilo|lanĉiloj]]).<br>
La rolo kaj funkciado de la EKA estas difinitaj en la ''EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio'', kies komenca versio estis ellaborita en 1975 kaj kiu estas ratifita de ĉiu ana ŝtato post aliĝo<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 44-48 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. La misio de la agentejo estas disvolvi kunlaboron inter eŭropaj ŝtatoj en la kosma laborkampo. Ĝi disvolvas kaj efektivigas longperspektivan eŭropan kosman politikon same kiel agadojn kaj programojn. Ĝi kunordigas la eŭropan kosman programon kaj la naciajn programojn, iom post iom integriĝante ĉi-lastan. Kiel la [[NASA]], la agentejo limiĝas al pacaj agadoj (Artikolo II de la konvencio)<ref>''(franclingve)'' EKA-Konvencio kaj regularo de la konsilio, p. 13-14 ([https://esamultimedia.esa.int/docs/LEX-L/ESA-Convention/SP-1317_FR.pdf legi rete] - [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fesamultimedia.esa.int%2Fmultimedia%2Fpublications%2FSP-1317-FR%2Fpageflip.html arkivo])</ref>. Tial la disvolviĝo de militaj kosmaj programoj (rekona sputniko, milita telekomunika sputniko, ktp.) estas en la naciaj programoj de la anaj ŝtatoj. Ĉi tiu konvencio kondiĉas, ke "la celo de EKA estas provizii kaj antaŭenigi, por ekskluzive pacaj celoj, kunlaboradon inter eŭropaj ŝtatoj pri kosma esplorado kaj teknologio kaj iliaj kosmaj aplikoj, konsidere al ilia uzo por sciencaj celoj kaj por operaciaj kosmaj aplikaj sistemoj".<br>
La aktivecoj de la agentejo kovras la tutan kosman laborkampon:
* scienco kaj robota esplorado kun:
:* astrofiziko ([[Herschel (kosma teleskopo)|Herschel]], [[Planck (kosma teleskopo)|Planck]] ...)
:* esplorado de la Suna Sistemo ([[Rosetta (kosmosondilo)|Rosetta]], [[Mars Express]], [[Venus Express]], [[Exo Mars]], [[Bepi-Colombo]] ...)
:* la esplorado de la Suno ([[SOHO]]) kaj fundamenta fiziko ([[Lisa Pathfinder]])
* studado kaj observado de la Tero per specialaj sputkikoj (Envisat, GOCE, MSG, Sentinel, ktp.)
* la lanĉiloj [[Ariane 5]] kaj [[Vega (raketo)|Vega]]
* kunhomaj flugoj per sia partopreno en la [[Internacia Kosmostacio]] kaj la programo [[Orion (kosmoŝipo)|Orion]]
* trovloka sistemo kun la programo [[Galileo (loktrova sistemo)|Galileo]]
* kosmaj telekomunikadoj kaj integritaj aplikoj, por kiuj la agentejo financas la disvolviĝon de novaj konceptoj ([[Artemis]], [[HYLAS]])
* esplorado en la kampo de kosmaj teknologioj ([[SMART-1]], [[PROBA-1]] kaj [[PROBA-2]]).
EKA ankaŭ partoprenas kosmajn programojn iniciatitajn de aliaj [[Listo de kosmaj agentejoj|komsaj agentejoj]].
 
== Membroj ==
{{pluraj bildoj
1 989

redaktoj