Konkero de Ameriko: Malsamoj inter versioj

27 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- resulton + rezulton ))
(esperantigita parametro, formatigo de buloj, formatigo de titoloj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj)
[[Dosiero:Desembarco de Colón de Dióscoro Puebla.jpg|thumbeta|250px|La alveno de hispanoj al [[Karibio]] en [[1492]] malfermis la vojon al eŭropaj landoj por konkeri ampleksajn teritoriojn de [[Ameriko]].]]
La '''konkero de Ameriko''' estis la [[esplorado]], [[okupado|milita okupado]] kaj [[Eŭropa koloniigado de Ameriko|koloniigado]] de parto de [[Ameriko]] fare de kelkaj [[Eŭropo|eŭropaj]] potencoj, el kiuj la plej gravaj estis [[Hispanio]], [[Portugalio]], [[Britio]], [[Francio]] kaj [[Nederlando]], post la [[Malkovro de Ameriko|alveno de Kolumbo al Ameriko]] en [[1492]] kaj kiu daŭris ĉefe dum la [[15a jarcento|15a]], [[16a jarcento|16a]] kaj [[17a jarcento]]j, kvankam eĉ ankoraŭ restas kelkaj koloniaj enklavoj en la kontinento. Tiu agado pludaŭris eĉ ĝis la [[19a jarcento]] fare de naciaj amerikaj ŝtatoj, inter kiuj elstaras [[Argentino]] kaj [[Usono]] kiuj realigis politikon de [[etna purigado]]<ref name="choike.org">[http://www.choike.org/nuevo/informes/1358.html]</ref> malfavore al amerikaj indiĝenoj.
 
== Ĝenerala rigardo ==
La konkero de Ameriko supozis la [[okupado|militan okupadon]] de la teritorio de kelkaj popoloj de malegala kultura disvolviĝo kiuj loĝis la kontinenton, ekde [[ĉasistoj-kolektistoj]] kiel la [[perikuoj]], [[gvajkuraoj]] aŭ [[koĉimioj]] en [[Kalifornia Duoninsulo]] ĝis [[civilizacio]]j pli disvolvigitaj, inter kiuj la plej konataj estis la [[Inkaa imperio|inkaoj]], la [[aztekoj]], la [[majaoj]] kaj la [[Mŭiska (or-kulturo)|mŭiskaoj]].
 
== Unuaj eŭropaj ĉeestoj ==
Ŝajne jam fine de la 10a jarcento jam estis setlejo de [[vikingoj]] en [[L'Anse aux Meadows]] en insulo de la nuna teritorio de [[Kanado]].
 
[[Dosiero:Vinland Map HiRes.jpg|thumbeta|250px|rightdekstra|La mapo de Vinlando]]
La vikingoj nomigis [[Vinlando]]n la esploritajn terojn kaj eble ili reprezentis tiujn teritoriojn de la [[Arkto]]. La [[Universitato de Yale]] publikigis en [[1965]] la [[mapo de Vinlando|mapon de Vinlando]], valorigita en 25 milionoj da dolaroj kaj kies aŭtenteco estis pridemandita. La [[Smithsonian Institution]] petis al Douglas McNaughton fizikisto kaj fakulo pri antikva kartografio analizi la uzitan inkon de la mapo pere de la sistemo [[Karbono 14]], McNaughton konkludis antikvecon de ĉirkaŭ [[1434]]; aliflanke Robin Clark profesoro pri kemio de [[University College de Londono]] realigis aliajn studojn de la inko pere de spektroskopio Raman kaj konkludis datigon de ĉirkaŭ [[1923]].<ref>[http://www.el-esceptico.org/ver.php?idarticulo=155 El Escéptico, El Mapa De Vinland Una Falsificación Genial<!-- Título generado por un bot -->]</ref>
 
La mapo montras [[mondomapo]]n kun parto identigebla kiel [[Gronlando]] kaj alia kiel Vinlando koincida kun la restaĵoj de la insulo [[Novlando]], sed kio ĉiukaze estas ege for de la insuloj kaj y de la etendaj kontinentaj teritorioj kiujn la hispanaoj malkovros, mapigos kaj kiuj poste nomiĝos kiel [[Ameriko]], kaj de aliaj amerikaj teritorioj kiuj poste ankaŭ portugaloj, francoj kaj britoj esploros kaj koloniigos.
 
== La vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo ==
La maristo [[Kristoforo Kolumbo]] iniciatis la vojaĝon de malkovro kiu startis de [[Palos de la Frontera]] ([[Onubo (provinco)|Oubo]], [[Hispanio]]) direkte al [[okcidento]]. La ŝiparo konsistis el tri ŝipoj, ''Santa María'', ''La Niña'' kaj ''La Pinta'', per kiuj alvenis al [[Ameriko]] la [[Malkovro de Ameriko|12an de oktobro de 1492]]. Kolumbo miskredis ke li estis alveninta al la orienta marbordo de Azio, kaj tiele oni nomigis tiujn teritoriojn dekomence kiel "La Indioj". Tiu nomo disvastiĝis siavice inter eŭropanoj, per la nomo de "Indias" inter hispanoj, kaj "West Indies" inter britoj, kaj eĉ oni uzis la vorton "indioj", por aludi la indiĝenojn sen distinge inter iliaj diferencaj kulturoj, socioj kaj membroj. Kolumbo mortis sen scii ke sia malkovro havis kiel sekvon la konkeron de kontinento nekonata por la eŭropanoj de la [[15a jarcento]] kaj la subpremado de civilizacioj, kulturoj, socioj aŭ individuoj indiĝenaj, kio justigis tiun subpremadon sur tri grandaj principoj:
 
# "'''''Nenies Tero'''''" (''res nullius''), principo kio supozigis fakte kaj rajte la disdivido foje de la teritorio inter eŭropaj ŝtatoj per de okupado, pro malkonigo de la indiĝena posedrajto se ekzistis.
# "'''''Teroj por kristanaro'''''", principo kiu justigis la decidon disvastigi la kristanismon al la loĝantaroj de Ameriko, permesante la perfortan konverton kaze ke ne estus volonta, dum kelkaj eŭropanoj defendis eĉ ke "''la indiĝenoj ne havas animon"''<ref> [http://www.pastranec.net/historia/moderna/amcolon.htm Colón y la primera época]</ref> negante la homan kondiĉon de la indiĝenoj.
# "'''''Konkerrajtoj'''''" de la eŭropaj ŝtatoj pri civilizacioj aŭ indiĝenaj socioj kiuj hegemoniis de unu sur aliaj, de la naturaj riĉaĵoj kaj de la perforta uzado de la indiĝenoj kiel senpaga laborforto profite de la dominanto de la teritorio. La obsedo por [[oro]], simboligita de la insista serĉado de [[Eldorado]], karakteris formon de Konkero de Ameriko bazata sur la sistemo de la [[Kondotiero]] estrante [[soldulo]]jn, tiama mode en eŭropaj militoj.
 
En [[1493]] la papo [[Aleksandro la 6-a]] "donis" tiujn teritoriojn malkaŝitajn de la [[regno de Kastilio]] devigante ĉiujn veturontojn tien peti permeson de la reĝo de Kastilio ([[Aleksandraj buleoj]]), ordono kiun poste britoj, nederlandanoj, francoj, belgoj, svedoj, rusoj malakceptis. Post unu jardeko, [[Américo Vespucio]], itala ŝipisto serve al hispanoj, priskribis, ke la teroj malkovritaj de Kolumbo ne estis en Azio, sed temas pri kontinento nekonata de la eŭropanoj de la [[15a jarcento]]. Omaĝe eŭropanoj nomigos kiel "[[Ameriko]]" tion ĝis tiam malkaŝitan kaj poste valide por la tuta kontinento.
 
== Konkero kaj koloniigo ==
[[Dosiero:LoC Waldseemüller map display 2007.jpg|thumbeta|250px|Mapo de la germano Martin Waldseemüller de [[1507]], kiu unue nomigis "Amerikon" la kontinenton konatan antaŭe kiel "[[Abya Yala]]" (majaoj), "[[Cem Anahuac]]" (aztekoj) kaj [[Vinland]] (vikingoj). La mapo montras jam la [[Pacifiko]]n kaj la centramerikan terkolon antaŭ la "malkovro" atribuita al [[Balboa]] (1513). La mapo estas konata kiel ''Naskiĝatestilo de Ameriko'' kaj troviĝas en la Trezorejo de la Biblioteko de la [[Usona Kongreso]].]]
 
La koloniaj registaroj organizis la ekonomiojn de la amerikaj socioj sub siaj hegemonioj ene de sistemo de [[Internacia komerco]] por faciligi la havigon de ormetaloj kaj krudaj materialoj al la ekonomioj de Eŭropo, por formi [[merkantilismo]]n favoran al la eŭropaj ŝtatoj. La konkero de Ameriko normigis sistemojn de [[laboro]] [[Servuteco|servutaj]] por indiĝenoj kaj [[Sklaveco|sklavecaj]] (propraj de Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Afriko), baze sur forrabo de personoj en [[Afriko]] kaj ties deviga kaj perforta transporto al [[Ameriko]].<ref>La sklaveco estis konata en Ameriko antaŭ la alveno de la eŭropanoj, ĉar ĝi ekzistis en kelkaj kulturoj. Pri la Inkaa Imperio la fakuloj pridiskutas ĉu la "[[janakonaoj]]" estis sklavoj (Del Busto, José Antonio; ''Perú incaico'', 1977). La institucio de la janakonaoj pludaŭris dum la hispana kolonia epoko.</ref> Krome en la hispanaj kolonioj stabliĝis sistemo de [[kasto]]j baze sur la doktrino de la ''[[limpieza de sangre]]'', kiu stabligis la superon de la nomita "blanka raso" sur la aliaj etnoj. Post la Konkero de Ameriko, kelkaj el la konstitucioj de la novaj ŝtatoj, sekvante la ekzemplon de Francio, abolis la sklavecon; aliaj konstitucioj kiel tiu de [[Argentino]] helpis la invadon fare de eŭropanoj de la teritorioj loĝataj de indiĝenoj. Krome, Haitio kaj la ŝtatoj kiuj sendependiĝis de Hispanio havigis sin per konstitucioj kiuj forigas la sklavecon. En aliaj amerikaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono, la sklaveco pludaŭris ĝis la dua duono de la [[19a jarcento]].
 
Kulture la konkero de Ameriko stabligis la karakterojn de la [[Eŭropo|eŭropa civilizo]], devigante la uzadon de eŭropaj lingvoj, ĉefe la [[hispana]], la [[angla]], la [[portugala]] kaj la [[franca]], etendante la [[skribo]]n kaj la ekonomion de [[merkato]], konvertante la loĝantaron al [[kristanismo]] foje kun diversaj formoj de [[sinkretismo]] kie pluekzistas elementoj de la antaŭkolumbaj kaj afrikaj religioj kaj la forigon de la [[kanibalismo]] kaj la religia kutimo de la hombuĉado. La kulturoj kaj eŭropaj kaj amerikaj adoptis respektive la teknikajn inventojn disvolvitajn de la aliaj dum miloj de jaroj de separata disvolviĝo.
 
La eŭropa konkero realiĝis el urbaj enklavoj kaj neniam eniris aŭ estis malakceptita en ampleksaj areoj de la kontinento. Tiele, diversaj popoloj ankoraŭ hegemoniis sur diversaj teritorioj ĝis fine de la [[18a jarcento]] aŭ eĉ de la [[19a jarcento]], kiam ili suferis novan tajdon de konkero fare de la ĵus sendependiĝintaj amerikaj ŝtatoj: la [[Patagonio]], la [[Pampo]], la [[Granda Ĉako]], la [[Mato-Groso]], la [[Amazonio]], la [[Regiono de Darjeno]], la grandaj ebenaĵoj de la okcidento de [[Nordameriko]] kaj [[Alasko]] inter alaij, restis sub la hegemonio de nacioj kiel la [[Mapuĉoj]], [[Hetoj]], [[Rankeloj]], [[Viĉio]], [[Tobaoj]], Amazonianoj, [[Algonkena lingvaro|Algonkenoj]], [[Hopioj]], [[Komanĉoj]], [[Inuitoj]] kaj multaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj popoloj, nomitaj en la 19a jarcento ''sovaĝaj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]], [[Hispanio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Britio]], Usono, [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], [[Portugalio]], [[Japanio]], [[Germanio]], [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Irlando]], [[Italio]], inter aliaj, kaj ankaŭ nomitaj ''indioj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]] kaj [[Hispanio]], suferis militagadojn fare de la novaj ŝtatoj de Ameriko kaj ties armeoj laŭlonge de la jacentoj 19a kaj 20a. kio estis denoncita de kelkaj personoj kiel [[genocido]], dum de aliaj personoj la sama agado estas konsiderata kiel "civiliza agado" aŭ "paciga agado".
 
 
La eŭropa konkero realiĝis el urbaj enklavoj kaj neniam eniris aŭ estis malakceptita en ampleksaj areoj de la kontinento. Tiele, diversaj popoloj ankoraŭ hegemoniis sur diversaj teritorioj ĝis fine de la [[18a jarcento]] aŭ eĉ de la [[19a jarcento]], kiam ili suferis novan tajdon de konkero fare de la ĵus sendependiĝintaj amerikaj ŝtatoj: la [[Patagonio]], la [[Pampo]], la [[Granda Ĉako]], la [[Mato-Groso]], la [[Amazonio]], la [[Regiono de Darjeno]], la grandaj ebenaĵoj de la okcidento de [[Nordameriko]] kaj [[Alasko]] inter alaij, restis sub la hegemonio de nacioj kiel la [[Mapuĉoj]], [[Hetoj]], [[Rankeloj]], [[Viĉio]], [[Tobaoj]], Amazonianoj, [[Algonkena lingvaro|Algonkenoj]], [[Hopioj]], [[Komanĉoj]], [[Inuitoj]] kaj multaj aliaj. Kelkaj indiĝenaj popoloj, nomitaj en la 19a jarcento ''sovaĝaj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]], [[Hispanio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Britio]], Usono, [[Urugvajo]], [[Ĉilio]], [[Portugalio]], [[Japanio]], [[Germanio]], [[Belgio]], [[Nederlando]], [[Irlando]], [[Italio]], inter aliaj, kaj ankaŭ nomitaj ''indioj'' de multaj personoj de kelkaj landoj kiel [[Argentino]], [[Brazilo]] kaj [[Hispanio]], suferis militagadojn fare de la novaj ŝtatoj de Ameriko kaj ties armeoj laŭlonge de la jacentoj 19a kaj 20a. kio estis denoncita de kelkaj personoj kiel [[genocido]], dum de aliaj personoj la sama agado estas konsiderata kiel "civiliza agado" aŭ "paciga agado".
 
Dum la Konkero de Ameriko (19a kaj [[20a jarcento]]j), ankaŭ kelkaj sendependaj amerikaj ŝtatoj, kiel Argentino, Ĉilio kaj Usono, iniciatis agadojn okupantajn teritoriojn de indiĝenoj en diversaj disvolvigaj situacioj; kelkaj fakuloj asertas, ke en tiaj agadoj tiuj landoj realigis politikon de [[etna purigado]] kaj de [[genocido]],<ref name="choike.org"/><ref>Schiler, Herman. (2002). [http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/1-11387-2002-10-12.html ''El genocidio en Argentina: de Roca a Videla''], Paĝo/12, 12 de oktobro de 2002.</ref> sed aliaj fakuloj negas tion.<ref>Cresto, Juan José (2004), [http://www.lanacion.com.ar/opinion/nota.asp?nota_id=656498 ''Roca y el mito del genocidio''], La Nación, [[23a de novembro]] de 2004.</ref>
 
[[Dosiero:Woundedknee1891.jpg|thumbeta|400px|rightdekstra|Foto de la [[Masakro de Wounded Knee]], dum la '''Konkero de Ameriko''' en la [[19a jarcento]] fare de Usono kontraŭ la nacio [[Siuoj]]]]
 
Krome en la [[20a jarcento]] aliaj amerikaj kaj eŭropaj landoj realigis rasistajn politikojn kontraŭ indiĝenoj, afrikamerikanoj kaj ties posteuloj, foje kiel sekvo de la hispana doktrino de ''limpieza de sangre'' (sangopureco) kaj foje kiel respegulo de la doktrino de [[rasismo]] biologia kaj pseŭdoscienca eŭrope.
 
== Kronologio ==
Estas klara la komencodato de la Konkero de Ameriko ([[1492]]), sed la findato ne ests tiom klara. Pri Hispanio, en la [[1570-aj jaroj]] dekreto de la reĝo [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]] malpermesis la konkeron, kiu de tiam nomiĝis ''pacigo''. Krom tiu termina afero oni povas aserti, ke la Eŭropa Konkero de Ameriko finiĝis per la ĝenerala proceso de emancipiĝo komencita de la [[Usona Revolucio|usona sendependigo]] en [[1776]] kaj kreado de sendependaj kaj suverenaj ŝtatoj en Ameriko kiu etendiĝis laŭlonge de la 19a kaj 20a jarcentoj. La lasta ŝtato kiu sendependiĝis de eŭropa potenco estis [[Belizo]] en [[1981]], sed ankoraŭ restas kelkaj koloniaj enklavoj.
 
Spite tion la proceso de konkero de [[indiĝenoj]] pludaŭris en la jam sendependaj landoj. Ekzemple estas la nomita ''[[Konkero de la Okcidento]]'' fare de [[Usono]], kaj la nomitaj ''[[Konkero de la Dezerto]]'' kaj ''[[Pacigo de la Araŭkanio]]'' en [[Argentino]] kaj [[Ĉilio]], pere de kiuj oni konkeris la terojn kaj oni subpremis la popolon de [[Mapuĉoj]]. Eĉ fine de la 20a jarcento en landoj kiel [[Kolombio]], [[Venezuelo]], [[Brazilo]] kaj [[Peruo]] okazis kazoj de blankulaj [[kolono]]j kiuj senposedigis la indiĝenajn popolojn el siaj teritorioj ĉu perforte ĉu pere de neklara negocado. La kontinenta organizaĵo de indamerikaj popoloj pludenoncas faktojn faritajn kontraŭ la [[homaj rajtoj]]. La elekto de [[Evo Morales]] kiel prezidento de [[Bolivio]] en [[2006]], unua prezidento de amerika ŝtato apartenanta al [[indiĝena]]j movado kaj popolo, estis prezentita de siaj sekvantoj kiel la unua oportuno por malmunti la etnokolonian strukturon de la amerikaj ŝtatoj.<ref>[http://www.pagina12.com.ar/diario/elmundo/4-74475-2006-10-14.html ''Evo atacó al estado colonial'', Paĝo/12, 14 de oktobro de 2006]</ref>
 
== Konsekvencoj ==
Inter la plej menciindaj konsekvencoj de la Konkero de Ameriko estas la jenaj:
 
* Malapero de la politikaj kaj organizaj sistemoj de la amerikaj popoloj.
* Definitiva perdo de ties suvereneco.
* Malapero de multnombraj indiĝenaj lingvoj kaj preskaŭ formorto de aliaj. La amerikaj lingvoj duarangiĝis kaj hegemoniiĝis definitive la eŭropaj lingvoj.
* Detruado de la kulturo de la indiĝenaj popoloj (tekstoj, artaĵoj, religioj, temploj, urboj, manfaritaĵoj, monumentoj, vojoj, memoro ktp.).
* Subpremado kaj malestimado de indiĝenaj kulturoj.
* Subpremado kaj malkonigado de la homa naturo de la indiĝenaj popoloj post ties reduktado al la kategorio de "[[enkomendo]]" sub la eŭropaj koloniistoj kaze de la hispana konkero. Kaze de aliaj koloniaj sistemoj la indiĝenoj estis miskonsideritaj kiel ne apartenantaj al la samaj kategorioj kiel la eŭropanoj kaj kun nesamaj rajtoj.
* La [[sklaveco]]: kvankam ankaŭ indiĝenoj praktikis la [[sklaveco]]n, la konkeristoj stabligis la sklavecon ĝeneraligite. Por tio ili forrabis ĉirkaŭ 60 milionojn de personoj en [[Afriko]] el kiuj nur ĉirkaŭ 10 milonoj alvenis vive al Ameriko por esti sklavoj.
* Multaj kulturoj de la Nova Mondo konservis kaj pliigis siajn populaciojn kvankam ankaŭ multaj indiĝenaj kulturoj tute malaperis foje pro malsanoj alportitaj de eŭropanoj kaj nekonataj por ili, kaj foje pro la propraj konkeroj fare de eŭropanoj.
* La Konkero de Ameriko malfermis novajn vojojn por komunikado kaj transporto, ĉefe maraj inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj inter diversaj punktoj de Eŭropo kaj de Ameriko inter si. Tio kreigis dekojn da oceanaj kaj riveraj havenoj en la amerika kontinento. La dezajno de tiuj vojoj estis influita de komercaj kialoj rilate al la havaĵoj kiujn la kolonoj elprenis en Ameriko por ties transporto al Eŭropo, ĉefe oro, arĝento kaj nutraĵoj, tiel kiel por la eksportado de produktoj ekde Eŭropo kaj sklavoj ekde Afriko al Ameriko.
 
=== La demografia stagno ===
Dum la konkero de Ameriko okazis grava demografia stagno post kaj pro la alveno de la eŭropanoj. La kialoj estas pridisputataj inter tiuj kiuj emfazas la nevolajn kialojn kiel [[epidemio|epidemiaj]] [[malsano]]j alportitaj de la eŭropaj kolonoj kaj tiuj kiuj emfazas ke temas pri [[genocido]], kialita pro la traktado ricevita de la indiĝenoj, ekzemple ĉe la [[Piĥaoj]] en [[Kolombio]].<ref>Tiuj teorioj asertas ke tio okazis dum la unuaj 130 jaroj. Guillermo Céspedes del Castillo: ''América Hispánica (1492-1898)''. Editorial Labor, Barcelona, 1983. ISBN 84-335-9426-5</ref>
 
Laŭ kelkaj fakuloj la definitiva kialo de la ĝenerala malvenko de la amerikaj civilizacioj estis la enmeto de malsanoj kaj infektoj neekzistantaj en Ameriko ĝis tiam, por kiuj la indiĝenaj popoloj ne havis taŭgajn biologiajn defendilojn. La usona fakulo H. F. Dobyns<ref>Dobyns, H. F. (1983). ''Their number become thined: Native American population dynamics in Eastern North America'', Knoxville (Tenn.), University of Tennessee Press.</ref> ĉirkaŭkalkulis, ke 95 % de la totala populacio de Ameriko mortis en la unuaj 130 jaroj post la alveno de Kolumbo. Siaflanke Cook kaj Borak, de la [[Universitato de Berkeley]] aserti post studaj jardekoj, ke la populacio en Meksikio malpliiĝis el 25,2 milionoj en 1518 al 700 mil personoj en 1623, malpli da 3 % de la komenca populacio.<ref>Cook, S. F. y W. W. Borah (1963), ''The indian population of Central Mexico'', Berkeley (Cal.), University of California Press</ref> En 1492 Hispanio kaj Portugalio kune ne superis 10 milionojn de personoj.<ref>Mann, Charles (2006). ''1491''; Madrid:Taurus, pag. 136</ref>
Io simila okazis ĉe la [[Inkaa imperio]], malvenkita [[Francisco Pizarro]] en [[1531]]. La unua epidemio de [[variolo]] okazis en 1529 kaj mortigis inter aliajn la imperiestron [[Huayna Capac]], patro de [[Ataŭalpo]]. Novaj epidemioj de variolo eksplodis en 1533, 1535, 1558 kaj 1565, kaj same de [[tifo]] en 1546, [[gripo]] en 1558, [[difterio]] en 1614 kaj [[morbilo]] en 1618.<ref>Mann, Charles (2006). ''1491''; Madrid:Taurus, pag. 133</ref> Dobyns ĉirkaŭkalkulis, ke 90 % de la populacio de la Inkaa Imperio mortis pro tiaj [[epidemio]]j.
 
== Debato pri ebla genocido kaj detruo de la indiĝenaj kulturoj ==
[[Dosiero:Matanza de Cholula - Lienzo de Tlaxcala.jpg|thumbeta|220px|Pentraĵo de Tlakskalo (1552). La [[Mortigado de Ĉolula]]. Kelkaj sektoroj asertas, ke tiuj artaĵoj silentas la murdojn fare de la indiĝenoj kiel [[hombuĉado]] kaj [[kanibalismo]], kaj ke la konkeristoj favoris la indiĝenajn popolojn per protekto kontraŭ tiuj faktoj. Tiele oni citas la rakonton de [[Bernal Díaz del Castillo]], kronikisto de la konkeristoj, kiu rakontas ke tuj antaŭ la [[Mortigado de Ĉolula]], la tlakskalaj aliancanoj diris al [[La Malinche|la kunulino de Korteso]]: ''Rigardu, Malinĉe, tiu urbo malbonfartas ĉar ni scias ke ĉinokte ili buĉoferis al sia idolo, kiu estas milita, sep personojn, el kiuj kvin estis infanoj, por ke tiu venkigu ilin super vi.''<ref>[http://www.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/01715418982365098550035/ima0283.htm Díaz de Castillo, Bernal (1575). ''Historia verdadera de la conquista de Nueva España''. T.I, paĝo 283, Biblioteca Virtual Cervantes]</ref> Male aliaj sektoroj asertas, ke la konkeristoj demoniigis la indiĝenojn, kreante [[nigra legendo|nigran legendon]] cele faciligi la genocidon kaj espluatado de la indiĝena popolaro.]]
 
Ekzistas akra debato pri la konsidero de [[genocido]] de la agado de la hispanaj konkeristoj en Ameriko en kiu oni esprimis diversajn vidpunktojn:
* '''Konstanta genocido fare de la eŭropaj koloniaj potencoj kaj la amerikaj ŝtatoj:''' la [[Pintokunveno de la Indiĝenaj Popoloj de Ameriko]] konsideras, ke la konkero fare de ĉiuj eŭropaj potencoj estis fizika kaj kultura genocido kaj ke tiu genocido estis pluigata de la amerikaj ŝtatoj.
* '''Genocido fare nur de hispanoj:''' tiun sintenon defendas kelkaj [[anglosakso|anglosaksaj]] fakuloj kaj rilatas al la nomita [[nigra legendo]] kiu laŭ kelkaj estis kreata ĉefe de Britio kiam tiu luktis por la povo en Ameriko kontraŭ la Hispana Imperio.
* '''Genocido fare de la naciaj ŝtatoj:''' tiu sinteno neas ke la eŭropaj potencoj kaŭzis indiĝenan genocidon, sed asertas, ke diversaj naciaj amerikaj sendependaj ŝtatoj misfaris genocidojn dum la konkero de indiĝenaj teritorioj.
* '''Civiliza agado:''' tiu sinteno neas ke la konkero de indiĝenaj teritorioj fare de eŭropaj potencoj aŭ amerikaj ŝtatoj kaŭzis evidentan malpliigon de la indiĝena populacio kaj asertas male ke tiu havis civilizan rezulton kiu permesis [[kristanismo|kristanigi]] la indiĝenojn, kio estus pliboniginte ties vivkvaliton.
* '''Civiliza agado fare de precciza potenco:''' kiel varianto de la antaŭa sinteno, kelkaj sektoroj asertas ke kelkaj statoj agadis humanece dum la konkero de la indiĝenoj, sed alia tute ne, kiu kaŭzis genocidojn en kelkaj kazoj.
* '''Amasmortado pro malsanoj:''' tiu sinteno agnoskas ke okazis amasmortado de indiĝenoj, sed pro la nevola transmisio de malsanoj kaj pro tio konsideras, ke tio ne estu konsiderata genocido.
* '''Genocido kiel anakronismo:''' kelkaj sektoroj asertas ke la genocido estas anakronisma bildo apartenanta al la [[20a jarcento]] kaj ne estu uzata por analizi la mortaro de indiĝenoj inter la 16a kaj la [[19a jarcento]]j.
* '''Intermezaj sintenoj:''' ekzistas multnombraj intermezaj sintenoj kiuj konsideras ke okazos perforto sed kiu ne atingis la gravon de genocido.
 
En [[Latinameriko]] la ĝenerala sinteno estas ege kritika antaŭ la agado de la eŭropaj konkeristoj kaj estis krome adoptita oficiale de kelkaj ŝtatoj aŭ registaroj kiel tiuj de [[Venezuelo]]<ref>[http://www.mapuche.info/indgen/inchala041013.html ''Venezuela: Destruyen estatua de Colón. Presidente Chávez honra memoria de indígenas que se rebelaron contra la invasión española'', Centro de Documentación Mapuche, 2004]</ref> kaj [[Bolivio]], kaj de konsiderinda kvanto de intelektuloj kaj politikaj fortoj. En [[Eŭropo]] kaj parto de [[Nordameriko]] estas pli ofta ke la funkciuloj, la publika opinio, la intelektuloj kaj la politikaj kaj sociaj organizoj ne konsideras, ke la Konkero de Ameriko konstituis [[genocido]], el ĝenerala vidpunkto.
 
Kelkaj fakuloj de Usono, Britio, Nederlando, Belgio, Germanio, Francio, Svedio kaj Norvegio asertas ke la agado de la hispanaj konkeristoj en Ameriko estis malhumana kaj konstituis genocido.<ref>[[Nigra Legendo]]</ref> Aliaj historiistoj asertas ke tiaj asertoj ne havas bazon kaj male estas verko de konspiro helpata ĉefe de britoj kaj francoj por krei nigran legendon kontrŭ Hispanio. Kelkaj historiistoj defendas ke ŝtatoj kiel Britio, Usono, Argentino, Brazilo kaj Ĉilio, realigis genocidojn konkerante la indiĝenajn teritoriojn. Siavice tiu asertos estis malakceptitaj kiel mitoj de diversaj fakuloj. Ĝenerale oni povus diri, ke dum la konkero de la indiĝenja teritorij en Ameriko, en diversaj epokoj, diversaj sektoroj kaj priserĉistoj denuncis kaj pludenuncas la ekziston de genocidoj, dum aliaj priserĉistoj malakceptas entute tiajn denuncojn kiel mitoj aŭ nigraj legendoj.
La debato pri la moraleco de la faktoj de la konkero produktiĝis eĉ en Eŭropo. Jam en la [[16a jarcento]], [[Fray Bartolomé de las Casas]] asertis ke la [[indiĝenoj]] estis espluatitaj malhumanece de la konkeristoj kaj ''enkomendistoj''. Kaj tiam kaj nun kelkaj sektoris kritikis, ke la asertoj de De las Casas estas falsaj aŭ troigaj kaj parto de [[nigra legendo]] kontraŭhispana kaj kontraŭkatolika. Tamen Hispanio konsideris tiajn denuncojn de De las Casas kaj proklamis en [[1542]] la leĝaron nome ''Leyes Nuevas'' por la intenco protekti la rajtojn de la amerika loĝantaro antaŭ konkeristoj kaj kolonoj.
 
[[Dosiero:Cortes-Hernan-LOC.jpg|thumbeta|250px|Hernán Cortés, konkeristo de Meksikio]]
 
[[Dosiero:De Bry 1c.JPG|thumbeta|250px|rightdekstra|Gravuraĵo de T. De Bry por la ''Historio de la detruo de la Indoj''.]]
 
En 1615 Felipe Guamán Poma de Ayala sendis rakonton de 1200 paĝoj ''"La unua nova kroniko kaj la bona regado"'' al la [[Reĝo de Hispanio]]. Guamán estis eksa membro de la inkaa nobelularo kiu bedaŭris maljunaĝe estis helpinta junaĝe la konkeristojn kaj volis informi la reĝon pri la tuta problemaro. Lia kroniko enhavis la historion de la [[Inkaoj]], ties konkero kaj la mistraktado al la indiĝenoj. La libro perdiĝis ĝis [[1908]] kiam aperis en la privata biblioteko de la Reĝa Familio de Danio.
Mortonte, Mansio Serra de Leguizamón, unu de la konkeristoj de Peruo, esprimis sian bedaŭron por la maljusta detruo de la inkaa socio. Aliaj hispanoj kiuj ne estis nepre membroj de la klerularo, kiel Sahagún, kiu enamiĝis je la azteka kulturo, kaj eĉ inter la konkeristoj [[Bernal Díaz]], kiu estis kun Korteso, kortuŝiĝis ĝis kompari la tragedion de Meksikio kun la [[Milito de Trojo|Falo de Trojo]]. La fakuloj kiuj kontraŭas la tendencojn ''indiĝenistajn'' defendas ,ke la indiĝenoj akceptis vole la hispanan kulturon kaj ke la indiĝenaj virinoj ankaŭ laŭvole seksumis kun la konkeristoj kaj kreis novan miksitan etnon.
 
== Trovo de palisumitaj personoj kaj strangolitaj dum la konkero ==
En [[2007]] oni trovis akcidente la mortajn restaĵojn de 70 personoj ĉe la urbo de [[Lima]] kiuj ŝajne mortiĝis dum [[1536]], kaj ĉe la kadavroj oni trovis restojn de eŭropa armilaro, kaj evidentaĵon ke multaj el ili estis palisumitaj aŭ strangolitaj. Oni ne sciis dekomence ĉu temas pri kolonoj aŭ kolonigitoj. La trovaĵo korespondas kronologie al la epoko de la defendo de la kolonia urbo de [[Lima]] fondita de [[Francisco Pizarro]], defendita kun siaj indiĝenaj aliancanoj kaj sieĝita tiam de la militaj fortoj de la [[Inkaa Imperio]], kaj estis unu el la plej antikvaj evidentaĵoj [[Arkeologio|arkeologiaj]] pri kiel okazis kelkaj militaj eventoj de la Konkero de Ameriko, kiu estis eĉ pli kruela en Ĉilio.<ref>En [[National Geographic]], "''Shot by a Conquistador''" (en esperanto "Pafita de konkeristo"), p. 28, vol. 212, [[julio]] de [[2007]].</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Malkovro de Ameriko]]
* [[Konkero de Meksiko]]
* [[Konkistadoro]]
* [[Historio de Ameriko]]
* [[Ampleksa listo de hispanaj konkeristoj de Ameriko]]
* [[Enmigrado en Argentino]]
* [[Proklamo de Santa Fe]]
 
== Notoj ==
{{referencojReferencoj}}
 
=== Bibliografio ===
* [[Leonardo Boff|Boff, Leonardo]] (1992). ''Quinientos años de evangelización. De la conquista espiritual a la liberación integral'', Santander, Editorial Sal Terrae, ISBN 84-293-1064-9.
 
[[Kategorio:Historio de Ameriko]]
147 036

redaktoj