Rolf Riehm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
aktualigo (verŝajne li mortis en aprilo 2015)
Linio 4:
'''Rolf RIEHM''' (pseudonimo: '''Mario PLEYER''') estas aŭtoro de la [[planlingvo]] [[Unitario]]. Li naskiĝis en [[1944]] en [[Germanio]] kaj laboris kiel maŝinkonstrua inĝeniero en [[Bensheim]], suda [[Hesio]]. En la 1980-aj jaroj li lernis [[Esperanto]]n kaj partoprenis kelkajn esperantistajn aranĝojn. Lia konvinko, ke lingvaj malperfektaĵoj de Esperanto malhelpas ĝian sukceson, instigis lin mem evoluigi la planlingvan projekton [[Unitario]], kiun li publikigis en 1989. Sed lia inventaĵo elvokis ene de la Esperanto-movado ĉefe mokojn kaj ekster ĝi grandan indiferentecon. Li restis verŝajne la sola parolanto de Unitario kaj - laŭ impreso de esperantistoj - eĉ mem nur malbone regis ĝin. De lia revuo "Unitario" aperis nur unu numero en 1990, inter alie kun recenzo de [[Ulrich Matthias]] kaj leteroj de la [[interlingvaisto]]k ''Peter Gopsill'' kaj ''Ferenc Jeszenszky'', la esperantistoj [[Claus J. Günkel]] kaj [[Rudolf Fischer]].
 
En 1991 Riehm komencis aktivi por [[Interlingvao]],. kaj kelkajn jarojn poste li tute forlasis la planlingvan movadon.
 
Li aktivis ĉe [[Facebook]] ĝis la 2-a de aprilo 2015. Post tio, ne plu aperis vivsignoj de li.
 
{{bibliotekoj}}