Vikipedio:Gvidilo por biografioj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Paculo (diskuto | kontribuoj)
→‎Seksa identeco: https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 1:
La '''[[Vikipedio:stilogvido|stilogvido]] por biografioj''' celas doni regularon por certigi konformon de [[biografio|biografiaj]] artikoloj. Ĝi kompletigas la ĝeneralajn regulojn kaj konsilojn, kiujn vi trovas sur la helpo-paĝo [[Helpo:Kiel verki bonan artikolon|Kiel verki bonan artikolon?]] (se vi estas komencanto bv. unue legi ĝin). Ni rekomendas, ke vi sekvu la gvidlinion por ke Vikipedio aspektu kohera kaj por malpliigi la laboron por la redaktoroj kiuj venos post vi.
 
==Seksa identeco==
 
Donu preferon al la seksa identeco kiel priskribita de la persono, pri kiu temas la artikolo. Ĉiu persono devas esti menciita per vortoj, kiuj taŭgas por la laste esprimita seksa identeco de tiu persono. Ĉi tiu regulo aplikeblas al ĉiuj fazoj de la vivo de tiu persono, krom se la persono indikis alian preferon. Kiam la persono esprimis deziron esti priparolata per seksneŭtrala pronomo, kiel ekzemple la angla [[ununombra they|ununombra ''they'']], la sveda ''[[hen]]'' aŭ la Esperanta [[riismo|''ri'']], oni povas elekti inter du eblaj manieroj priparoli la koncernan personon: Aŭ oni evitas la uzadon de personaj pronomoj, aŭ oni uzas la pronomon [[riismo|''ri'']] (krom se tiu persono esprimis deziron esti priparolata per alia pronomo en Esperanto). Por aliaj personoj oni restu ĉe la tradiciaj pronomoj ''li'' kaj ''ŝi''.
== Unua alineo ==