Eŭropa Kosma Agentejo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 43:
La EKA, per sia buĝeto (6.680 milionoj da eŭroj en 2020), estas la tria kosma agentejo en la mondo post la [[NASA]] kaj la [[Ĉina Nacia Kosma Agentejo]]. La agadoj de la agentejo kovras la tutan kosman laborkampon: sciencoj kies [[astrofiziko]], esplorado de la [[Suna Sistemo]], studo de la [[Suno]] kaj fundamenta [[fiziko]]; la studo kaj observado de la [[Tero]] per specialigitaj sputnikoj; disvolviĝo de [[lanĉo-veturilo]]j; kunhomaj flugoj per sia partopreno al la [[Internacia Kosmostacio]] kaj [[Orion (kosmoŝipo)|Orion]]; sputnika navigado kun la programo [[Galileo]]; [[Komunika satelito|kosmaj telekomunikadoj]], por kiuj la agentejo financas disvolvon de novaj konceptoj; esplorado pri [[kosmofluga inĝenierarto]]. EKA ankaŭ partoprenas kosmajn programojn iniciatitajn de aliaj kosmaj agentejoj.<br>
La strategio estas difinita de konsilio en kiu ĉiu ana lando havas reprezentanton. La programoj iniciatitaj de la agentejo, kiuj reprezentas 75% de la buĝeto, estas financitaj rekte de anaj landoj. Ili pagas kontribuon proporcie al sia [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]] por financi 20% de la buĝeto (scienca programo kaj superkostoj) kaj partoprenas la proporciojn de sia elekto en la laŭvolaj programoj. Kvarono de la buĝeto estas disponigita de [[Eŭropa Unio]] kaj [[Eŭropa Orgazizaĵo por Ekspluatado de Meteorologiaj Sputnikoj|EOEMP]] por la disvolviĝo de la kosma parto de ĉi tiuj programoj administritaj de ĉi tiuj institucioj (programo [[Galileo]], [[Vetersatelito|vetersputniko]]j, GMES / Copernicus). Iuj de la anaj landoj subtenas, krom sia partopreno en eŭropaj programoj, pure naciajn kosmajn programojn.<br>
La EKA
==Misioj kaj aktivecoj==
La EKA kunvenigas dudek du anajn ŝtatojn, kiuj kolektas siajn rimedojn por disvolvi civilan kosman programon, kiu konsistas el sciencaj sputnikoj (esploroj pri la [[Tero]], la [[Suno]], la [[sunsistemo]], [[astronomio]], [[kosmologio]], ktp.), [[kosmofluga inĝenierarto|kosmaj teknologioj]], aplikaj sputnikoj postulantaj eŭrop-skalan programon ([[Galileo]], [[Copernicus]]) kaj lanĉajn rimedojn (surgrundaj instalaĵoj kaj [[lanĉo-veturilo|lanĉiloj]]).<br>
|