Karl Eduard von Bülow: Malsamoj inter versioj

germana verkisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|1836: ''Simplicissimus'' en la prilaboro de Karl Eduard de Bülow '''Karl Eduard von BÜLOW''' (naskiĝinta..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:28, 27 maj. 2020

Karl Eduard von BÜLOW (naskiĝinta la sur la bieno Berg en Eilenburg, mortinta la 16-an de septembro 1853 en Hohentannen) estis germana verkisto kaj la patro de la famega muzikisto Johannes von Bülow.

1836: Simplicissimus en la prilaboro de Karl Eduard de Bülow

Vivo

En Leipzig li studis ĉefe la klasikajn lingvojn, kaj vivis ekde 1828 en Dresdeno. Ekde 1842 li plurfoje vojaĝis al Italujo troviĝante ankaŭ en Stuttgart kaj Berlino. Sed la politika situacio en 1849, post la Revolucio de 1848 en Germanio, preferigis lin la vivon en Svisujo. Li aĉetis la malnovan Kastelon Oetlishausen en la Kantono Turgovio kie li vivis ĝismorte.

Graveco

 
Kastelo Oetlishausen en Svisujo kie mortis Bülow en 1853

Sian literaturan renomon li ekigis per la altvalora novelo-libro »Novellenbuch« (Lepsiko 1834–36), kie troviĝas cent noveloj prilaboritaj laŭ malnovaj fremdlandaj kaj germanaj modeloj, krome per »Neues Novellenbuch« (Brunsviko 1841). Inter la propraj aĵoj, en kiuj li ofte kaj sukcese orientiĝis je la stilo de Ludwig Tieck, kiujn li publikigis, jenas: »Eine Frühlingswanderung durch das Harzgebirge« (Lepsiko 1836); »Jahrbuch der Novellen und Erzählungen« (Brunsviko 1840; kun la interesa rakonto »Die Jugend des armen Mannes in Tockenburg«  laŭ la membriografio de U. Bräker); »Novellen« (Stuttgart 1846-1848); »Eine allerneueste Melusine« (Frankfurto 1849) kaj aliajn pli etajn novelojn diversloken enŝovitajn.

Krome li eldonis prilaboron de »Simplicissimus« (Lepsiko 1836) de Grimmelshausen, tradukon de »La gefianĉoj« de Manzoni (dua eldono, Lepsiko 1837), »Dramatische Werke« de Friedrich Ludwig Schröder (Berlino 1831), kune kun Tieck trionon de la verkoj de Novalis (Berlino 1848), krome »Heinrich v. Kleists Leben und Briefe« (Berlino 1848), »Anthologie auf das Jahr 1782« de Friedrich Schiller (Heidelberg 1850) kaj »Militärische und vermischte Schriften« de Heinrich Dietrich von Bülow (kune kun W. Rüstow, Lepsiko 1853).

La germanlingvan rememor-literaturon li pliriĉigis per la eldono de la surpaperigitaj memoroj de palatgrafo ĉe Rejno Frederiko la 2-a (»Ein Fürstenspiegel«, Vroclavo 1849).

Verkaro

  • Louis von Ahlefeldt: Bülow, Eduard von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 3, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 517.
  • Hans-Joachim Böttcher: Bülow, Carl Eduard von, che: Bedeutende historische Persönlichkeiten der Dübener Heide, AMF - Nr. 237, 2012, p. 16–17.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 595-596 (interrete tie ĉi)

Eksteraj ligiloj