Ludwig Tieck: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La [[Germanoj|germana]] [[verkisto]], eldonisto kaj [[tradukisto]] '''(Johann) Ludwig TIECK''' [JOhan LUDviĥ Tik] naskiĝis je la [[31-a de majo]] [[1773]] en [[Berlino]] kaj mortis tie je la [[28-a de aprilo]] [[1853]]. Lia verkaro reprezentas la fruan [[romantismo]]n kaj foje montras elementojn de [[fantasto]].
== Vivo ==
La plej viva kaj kreiva inter la romantikaj poetoj germanlingvaj studis historion kaj filologion en [[Halle (Saale))]], [[Erlangen]] kaj [[Göttingen]] kaj frue amikiĝis kun [[Wilhelm Heinrich Wackenroder]]. En 1799 li renkontis en [[Jena]] la fratoj Schlegel, [[Novalis]] kaj [[Friedrich Schelling]]. En 1805 li vojaĝis al [[Romo]], en 1817 al [[Londono]]: tie li faris studojn pri [[Ŝekspiro]]. Ekde 1819 li setlis en [[Dresdeno]]. Tie li deĵoris ekde 1825 en kolektivo teatrejestra sed ne sukcesis ĉe ĉiuj celitaj grupoj. Tamen li estis bonega kritikisto (''Dramaturgische Blätter'', 1826) kaj impona laŭtleganto. En 1842 vokis lin la reĝo de [[Prusio]] al [[Berlino]] per alogo de pensio kaj honora titolo (Geheimer Hofrat). Intertempe Tieck iĝis malmoderna kaj malsaniĝis.
 
== Graveco ==
Vere poeta geniulo Tieck verŝajne ne estis, certe ne lirika. Tamen li havis profundan klerecon, humuron, fantazion kio ebligis al li dramigi intrigojn diversajn. Sub la influo de Klinger li verkis la fantoman kaj sovaĝan romanon ''Abdallah'' (1795). ''La Rabistoj'' de [[Ŝilero]] instigis lin al la verkado de »William Lovell« (1793–1796). Pli adulta estas lia verko »Peter Lebrecht« (1795) kaj en la ''Popolaj fabelrakontoj'' li kritikis la maltalenton de Nicolai, Merkel, Böttiger. La arta romano »Sternbalds Wanderungen« farigis lin orakolo de la [[Romantikismo|romantikismuloj]]. En Jena komenciĝis la periodo de romantikismaj poeziaĵoj ''(Prinz Zerbino oder die Reise nach dem guten Geschmack)'', per »Genoveva« (1799) la rerakonto de germanaj legendoj; la komedio »Kaiser Oktavianus« (1804) kaj »Fortunat« en tiu ĉi kunteksto estas majstroverkoj, kvankam ne temis pli sursceniĝtaŭgaj teatraĵoj. ''Magelone'' (1796), ''Der gestiefelte Kater'' (1797), ''Rotkäppchen'' (1800), ''Der Phantasus'' (1812; imito de [[Dekamerono]]) ankaŭ estas de tiu ĉi periodo. Ĝi finiĝas en 1812 per la verko »Gedichte«, en kiuj nur kelkaj belaĵoj laŭdindas. Ekde tiam Tieck distris la legantaron kleritan nordgermanan per noveloj en kiuj li en tute klasika lingvostilo traktis kvazaŭ ĉiujn demandojn pri vivo, arto, literaturo kaj religio (''Die Reisenden'', ''Dichters Leben'', ''Dichters Tod'', ''Der Aufruhr in den Cevennen''), el kiuj la libro »Vittoria Accorombona« (1840) gravegis.