Ostravice (rivero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 100:
Rivero '''Ostravice''' estas signifa rivero de nordorienta [[Moravio]], ĝi estiĝas per kunfluo de riveroj [[Bílá Ostravice]] kaj [[Černá Ostravice]] ĉe vilaĝo [[Staré Hamry]]. Ĝi estas ankaŭ la dekstraflanka alfluanto de rivero [[Odra]], en kiun ĝi enfluas en urbo [[Ostrava]].
 
Ostravice kreis landan limon inter [[Moravio]] kaj [[Silezio]] kaj ĝi servadis por flosigi lignon el arbaroj. La plej signifaj alfluantoj de Ostravice estas de dekstre riveroj [[Morávka]] kaj [[Lučina (rivero)|Lučina]], de maldekstre poste [[Čeladenka]] kaj [[Olešná (riveroalfluanto de Ostravice)|Olešná]]. Sur Ostravice situas valbaraĵo [[akva rezervujo Šance|Šance]].
 
Ekde la kunfluejo Ostravice fluas tra montaro [[Beskydy]], de dekstre ĝi ĉirkaŭfluas masivon [[Ondřejník]]. Plej signifaj sidejoj situantaj sur la rivero estas urboj [[Frýdlant nad Ostravicí]], [[Frýdek-Místek]], [[Paskov]] kaj [[Ostrava]]. Ĝis vilaĝo [[Ostravice (Frýdek-Místek)|Ostravice]] la rivero fluas tra bela, turisme alloga valo, sub la vilaĝo ĝi enfluas en loĝatan kaj pli poste en industrian regionon, kie ĝia beleco perdiĝas.