Kvarkorna antilopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
La kvarkorna antilopo estas tagulo (aktiva ĉefe dum la tago). Kvankam solema nature, la kvarkornaj antilopoj povas formi izolajn grupojn de tri ĝis kvin – kun unu aŭ pliaj plenkreskuloj, foje akompanataj de junuloj. Tiu timida antilopo manĝas [[herbo]]jn, arbustojn, foliaron, florojn kaj fruktojn. Ili bezonas trinki akvon ofte; kaj tiel ili restas en lokoj apud akvofontoj. La reprodukta kutimaro de la kvarkorna antilopo ne estis bone studita. La aĝo je kiu ili atingas seksan maturecon kaj la sezono kiam pariĝado okazas ne estis bone komprenita. [[Gravedo]] daŭras ĉirkaŭ ok monatojn, post kio unu aŭ du idoj naskiĝas. Ili restas kaŝitaj dum la unuaj kelkaj semajnoj post iliaj naskoj. La junuloj restas kun la patrino dum ĉirkaŭ unu jaro.
 
Kvarkornaj antilopoj tendencas loĝi en areoj kun grava herbokovro aŭ densa [[subkreskaĵaro]], kaj evitas homajn setlejojn. Iam komuna tra [[Falfolia planto|falfoliaj arbaroj]] en Barato, la antilopo nune vivas en tre disaj lokoj, kaj en malgrandaj populacioj. Plej el la populacioj estas en Barato, kaj malgrandaj nombroj povas esti trovita en apuda Nepalo. La kvarkorna antilopo estas minacata per la perdo de sia natura habitato pro la agrikultura etendo. Krome, la malkutima kranio kaj la kornoj de la kvarkorna antilopo estis populara celo por trofeĉasistoj. La kvarkorna antilopo estas klasita kiel Vundebla fare de la [[Internacia Unio por la Konservo de Naturo]] (IUKN).
 
[[Kategorio:Bovenoj]]
[[Kategorio:Genroj de mamuloj]]
[[Kategorio:Mamuloj de Barato]]