Ludvík Svoboda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Heroo de Zborov: Ĉeĥoslovakaj legioj
Linio 56:
=== Heroo de [[Zborov (Ukrainio)|Zborov]] ===
 
Svoboda naskiĝis en la jaro [[1895]] en vilaĝo [[Hroznatín]] proksime de urbo [[Velké Meziříčí]]. Li estis sole la unujara, kiam li perdis la patron, kiun morte vundis ĉevalo. La patrino devis zorgi pri mastrumaĵo, sed pli malfrue ŝi denove edziniĝis. Svoboda ekde la junaĝo helpis laborante en la bieno, kaj kiam li plenkreskiĝis, li komencis studi agrikulturan lernejon. Sed komenciĝis la [[unua mondmilito]] kaj apenaŭ la dudekjara junulo soldatiĝis. Sed en uniformo de la aŭstria potencujo li longe ne eltenis. Li transiris al [[Ĉeĥoslovakaj legioj|legianoj]] kaj li suferis kun ili senfinan legianan marŝon. En infanteria regimento de Jan Žižka li partoprenis faman [[batalo ĉe Zborov|batalon ĉe Zborov]].<ref>PRECLÍK Vratislav. Masaryk a legie (Масарик и Легии), Ваз. Книга, váz. kniha, 219 str., vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná, CZ) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (изданная издательством «Пари Карвина», «Зишкова 2379» 734 01 Карвин, в сотрудничестве с демократическим движением Масаpика, Прага) , 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, str. 150-153</ref> Post tio atendis lin [[Siberio|siberia]] vojo al [[Pacifiko]] kaj longa navigado hejmen. Li revenis kun rango de [[kapitano]] en la jaro [[1920]].
 
Post la milito li ne volis resti en la armeo, li senvestigis la uniformon kaj ekcelis ĝis la naskovilaĝo. Lia pli aĝa frato Jozefo falis en [[Serbio|serbia]] batalfronto, tial li do fariĝis laŭleĝa heredanto de la bieno. Sed dum la milito zorgis pri la mastrumaĵo lia duonfrato kaj Svoboda ne volis elpeli lin. Li decidiĝis, ke li iros studi kaj li fariĝos agronomo. En la jaro [[1921]] pro reveno de [[habsburgoj]] al la hungara trono estis proklamita mobilizo kaj Svoboda soldatiĝis denove. Tiumomente li konsciis, ke resti en kazerno por daŭre estos propre la plej simpla. Li estis perspektiva oficiro kaj atendis lin kontentiga kariero.