Victor Sadler: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Victor Sadler esperantistiĝis en [[1951]].
Post la doktoriĝo pri [[fonetiko]] en [[1962]], li dungiĝis fine de [[1962]] ĉe la [[Universala Esperanto-Asocio]], en [[Roterdamo]], por prizorgi la revuon ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]''.
En [[1968]] Sadler fariĝis ankaŭ [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|direktoro]], kiel posteulo de [[Marianne H. Vermaas]]. Ĝis [[1970]] helpis ĉe la redaktado [[Akiko Ŭusink-Nagata]], kaj en [[1974]] definitive nova redaktoro, [[Simo Milojeviĉ]], transprenis la revuon ''Esperanto''. Pro manko de [[KKS]] en tiu epoko, Sadler kunorganizis ankaŭ plurajn [[Universala Kongreso|Universalajn Kongresojn]]. Sadler estis teknika redaktoro de ''[[Esperanto en Perspektivo]]'' aperinta en 1974. En la jaroj 1980-1981 li okupiĝis pri komputiligo de la Centra Oficejo, parte ankoraŭ nun uzatan. En [[1983]] li demisiis.
|