Philippe Van Parijs: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: +Privata vivo, kvar infanoj
Etikedo: redakto de fonto je 2017
→‎Lingva justeco: +ĉapitro pri Esperanto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 35:
Philippe van Parijs ekzamenis en 2011 la nuntempan evoluon de lingvoj en la mondo kaj venis al du komplementaj konkludoj.
 
1. La disvastigo de la angla kiel nova ''lingva franca'' devas esti alkuraĝata (sed finance subtenata de anglaparolantoj, kiuj maljuste tiras profiton de tiu situacio), ĉar ĝi estas la nepra  kondiĉo al evoluo de socia justeco preter nacioj.
 
2. La aliaj lingvoj tamen devas estasesti protektataj pro egala respekto al ĉiu lingva grupo, pere de la principo de lingva teritorieco (personoj, kiuj elmigras al terirotioteritorio, devas lerni la lingvon de la teritorio, kie ili restadas).
 
=== Esperanto ===
 
En sia libro Philippe Van Parijs traktas ankaŭ Esperanton (p. 39-46 en la angla versio), kun du subĉapitroj pri neŭtraleco kaj simpleco (rapida lernebleco). Van Parijs skribas, ke la neŭtraleca avantaĝo de Esperanto ŝrumpus al nesignifeco, kiam oni konsideras ĉiujn lingvojn de la mondo (p. 40); eble ne ĉiuj ekstereŭropanoj konsentos. Li asertas krome, ke elekti la anglan anstataŭ artefaritan lingvon savus konsiderindan lernlaboron kaj rimedojn, ĉar - tiel li argumentas - diversaj variantoj de la angla estas jam la gepatra lingvo de kelkaj milionoj da homoj kaj dua lingvo por pliaj centmiloj (p. 42); li ne rilatigas tion al la monda loĝantaro aŭ al la rapideco de lernado de Esperanto (ŝajne li ne konas la lernejajn eksperimentojn pri la rapida lernado de Esperanto, almenaŭ li ne citas ilin - li skribas ke oni pretendas, "it is claimed", ke la lernado de Esperanto postulus multe malpli da fortostreĉo ol lerni la anglan, p. 42). Krome laŭ Van Parijs Esperanto devos multe grandigi sian vortaron por ke ĝi estu taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43); Van Parijs ŝajne ne zorge konsideris la ĉiutagan uzadon de Esperanto. Sekve laŭ Parijs la morfologia kaj leksika simpleco de Esperanto estus nur dumtempa avantaĝo (p. 44).
 
La asertojn pri Esperanto de Van Parijs traktis almenaŭ ses aŭtoroj, interalie Federico Gobbo, Sabine Fiedler kaj Lu Wunsch-Rolshoven.<ref>Sabine Fiedler (2016). [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/23/beiheft23-fiedler.pdf (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto?].
Federico Gobbo (2016). [https://pure.uva.nl/ws/files/15442645/Linguistic_Justice_van_Parijs_and_Esperanto.pdf Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto].
Lu Wunsch-Rolshoven (2018). [http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft] p. 185-189; ankaŭ [http://www.esperantoland.org/dosieroj/2019-05-12__Image_Esperanto_linguists__Wunsch-Rolshoven.pdf angle]</ref> En Libera Folio aperis tri artikoloj pri kaj kontraŭ la tezoj de Van Parijs, de Jens Stengaard Larsen (2012; anglalingva letero al Van Parijs), de Johan Derks (2014) kaj de Rubén Fernández Asensio (2014).<ref>Jens Stengaard Larsen. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/parijs/ Philippe van Parijs kaj Esperanto]. Libera Folio, 2012-01-16 16:45.
Johan Derks. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/Johan_Derks/akademia-pledo-por-venkigi-la-anglan/ Akademia pledo por venkigi la anglan]. Libera Folio, 2014-08-01 09:29.
Rubén Fernández Asensio. [https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/Seikou/lingva-justeco-lingvoscienco-estas-la-slosilo/ Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo]. Libera Folio, 2014-08-08 16:30.
</ref>
 
== Gravaj verkoj ==