4-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: liberigo de Italio
→‎Eventoj: Ĉuiĉi Nagumo ordonis atakon al Midvejinsuloj
Linio 50:
** [[1941]]: Politika Buroo de [[Komunista Partio de Sovetunio]] akceptis dekreton de Konsilio de Popolaj Komisaroj pri reformiĝo de la 238-a infanteria divizio de [[Ruĝa Armeo]], restanta en [[Meza Azio]], al [[divizio]] konsistanta nur el [[poloj]] kaj [[pola|pollingvanoj]]
** [[1942]]: '''Germana polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en apud[[Varsovio|varsovia]] arbaro 50 malliberulojn''' alveturigitaj de malliberejo [[Pawiak]] kaj po 15 judoj en [[Maków Mazowiecki]], [[Mława]], [[Mielec]], kaj 11 en [[Słomniki]]; dum [[deportado]] de judoj el [[geto]] '''en [[Krakovo]] estis pafmortigita de germanoj Mordechaj Gebirtig''', poeto de la [[jida lingvo]], kantisto kaj aktoro
** Japana [[admiralo]] [[Ĉuiĉi Nagumo]] ordonis atakon al [[Midvejinsuloj]] per granda parto de [[Imperijapana Ŝiparmeo]] - '''[[Batalo de Midway]] komenciĝis''' -, usona [[aviado]] sinkigis 4 japanajn [[aviadilŝipo]]jn, la usona damaĝita (sinkis la 6-an de junio); Ĉina Fronto ([[Ĝjangŝjio]]): [[japanoj]] konkeris Fuĝoŭo; [[Hispanio]] subskribis [[komerco|komercan]] pakton kun [[Italio]], kaj [[Britio]] pakton kun [[Belgio]];
** [[1943]]: '''[[kontraŭpolismo|Kontraŭpola]] [[Operaco Tannenberg]]''': germanaj [[Sonderdienst]] kaj [[Ordnungspolizei]] en polaj vilaĝoj Krajno Pierwsze (proksime al [[Kielce]]) murdis 28 vilaĝanojn, kaj en Nasiechowice (proksime al [[Miechów]]) unue ekzekutis elektitojn laŭ sia listo, kaj poste, pro ilia fuĝado, arestis ĉirkaŭ 70 personojn (en tio 16 infanojn) kaj mortpafis ilin apud arbaro - '''komenco de la [[ekzekuto]] laŭ [[Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj]]'''
** [[Stalin]] en telegramo al [[Winston Churchill]] esprimis malkontenton pro tio, ke la pola gazetaro kaj la [[pola ekzila registaro]] de generalo [[Władysław Sikorski]] evoluis kontraŭsovetan propagandon; pola ĉefministro en [[ekzilo]] informis [[publika opinio|publikan opinion]] pri eksplodo de ribelo en [[Varsovia geto]]; en [[Nazia Germanio]] aperis sekreta ordono aresti polajn [[trudlaboro|trudlaboristojn]] pro intimaj kontaktoj kun germaninoj kaj sendi ilin al [[koncentrejo]]j aŭ germanigo, se taŭgas [[raso|rase]]; en [[Argentino]] okazis [[militisto|militista]] [[puĉo]]