Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
{{Unua|kat=ne}}
{{informkesto Esperanto-libro
| titolo = Esenco kaj Estonteco de la Ideoideo de Lingvo Internacia
| aŭtoro = Ludoviko Lazaro Zamenhof
| eldonjaro = 1907
Linio 14 ⟶ 13:
 
== Historio ==
La eseo estis unue eldonita sub pseŭdonimo [[Unuel]], aperinta unue en ''[[Fundamenta Krestomatio]]'', represita en ''[[Originala Verkaro]]'', p. 276-312276–312. La [[eseo]] estis verkita en [[1898]] kaj prezentita, du jarojn poste, al la [[Franca Akademio de Sciencoj]] en traduko de [[Louis de Beaufront]] kaj [[Henri Vallienne]].
 
Kiel aparta dokumento, ĝi unue aperis en [[Parizo]] en la jaro [[1907]] ĉe [[Hachette]].
Linio 21 ⟶ 20:
 
== Enhavo ==
''Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia'' temas pri la politika sinteno de demokratia komunikado en la mondo kaj uzo de [[Esperanto]] kiel interkomunikilo por la homaro.
 
La eseo konsistas el ok partoj.
 
La Zamenhofa eseo komenciĝas per [[polemiko]] kontraŭ la homa tendenco bagateligi novajn ideojn. Kiel analogajn al la projekto de internacia lingvo ĝi prezentas la vojaĝon de [[Kolumbo]] al Ameriko, la enkondukon de vaporlokomotivoj, kaj la inventon de komuna alfabeto. Ĉiujn ĉi entreprenojn oni dekomence primokis, kaj eĉ kelkajn jarojn post la efektiviĝo troviĝis skeptikuloj pretaj teorie pruvi la neeblecon de kontroleblaj faktoj. Por eviti similan eraron ĉi-kaze, oni flankenlasu la antaŭjuĝojn kaj konsideru la aferon objektive.
 
Poste, en la dua parto, Zamenhof malfermas la precipan parton de sia eseo per tiu ĉila demando: “Ĉu lingvo internacia estas bezona?”. Fakte liaj ĉi-rilataj argumentoj pli koncernas la demandon, ĉu lingvo internacia estas dezirinda. Li unue dementas la timon, ke tio nepre "detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn": se tio okazos, li argumentas, "estos kulpa ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj de la homoj." Eĉ estas tiel, laŭ Zamenhof, ke la enkonduko de komuna dua lingvo kondukus al la "granda fortiĝado kaj plena ekflorado" de la naciaj lingvoj, ŝirmante ilin de reciproka "kunpuŝiĝado". Dume la avantaĝoj por edukado, kaj por la interŝanĝado de ideoj kaj informoj kaj kulturaj produktoj, estas sendubaj.
 
En la mallonga ĉapitro 3-a, Zamenhof facile rebatas la "pseŭdo-sciencan babiladon", kiu pretendas ian nepran ligon inter etneco kaj lingvo.
 
== Kritikoj ==
La kerna argumento de Zamenhof por la nepreco de internacia lingvo, en 4-a ĉapitro, estas tio, ke "la fortiĝantaj komunikiĝoj inter la homoj" postulas kiel eble plej oportunan solvon. Sed kiel ĉiu bone scias, kunrolas multaj motivoj en la homa komunikado. Oni volas efike interŝanĝi informojn kaj ideojn, jes. Sed oni volas ankaŭ persvadi, varbi, trompi, mistifiki, regi, ribeli, imponi, primoki, kaj tiel plu senfine. Aparte gravas la grupdinamikaj uzoj de diversaj lingvoj, per kiuj la homoj esprimas sian apartenon al iuj kaj distanciĝon de aliaj. Ne ĉiuj homoj aspiras lingvan identecon "komune homan," nek interesiĝas pri komunikado trans la limojn de sia propra kulturo. Eĉ tiuj, kiuj principe bonvenigas la ideon de komuna lingvo, ne nepre trovos la realon konforma al sia imago: ĉio povas ŝajni pli kompromisa, malperfekta, malfacila ol ĝi prezentiĝis en la fantazio. Oni eble preferos komunikan ordon, kiu ne pretendas perfektecon, ol pli egalecan kiu konfirmas la neatingeblon de la idealo.
 
En la sekva ĉapitro 5, li klopodas pruvi, ke "lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta". El tiu ĉapitro, kredema leganto certe ricevus impreson de lingvo eksterordinare, eĉ timige perfekta; pli skeptika kaj lingvistike klera eksuspektus pri trompo. Postaj studoj efektive ne subtenas la takson de Zamenhof, ke Esperanto estus lernebla en 2% de la tempo bezonata por "natura" lingvo; nek la ideon, ke iun ajn bonan regulon aŭ esprimon oni povas senplue enkonduki en la lingvon; tamen certan troigemon oni povas pardoni al li, ĉar la bazaj argumentoj estas bone bazitaj kaj elproveblaj en la praktiko. Pli riska estas la subteksta mesaĝo: ke Esperanto estas efektive supera al la lingvoj, en kiuj liaj legantoj elformis siajn identecojn kaj per kiuj ili negocis por si piedbazon en minacoplena mondo.
 
== Referencoj ==