Klorokino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingvoj de fontoj
Kemia priskribo
Linio 1:
[[Dosiero:Chloroquine.svg|dekstra|eta|Klorokino]]
'''Klorokino''' estas [[kuracilo]] uzata por la kuracado de [[malario]], kiun [[Hans Andersag]] malkovris en [[1934]]. Ĝi estas sur la listo de esencaj medikamentoj de la [[Monda Organizaĵo pri Sano]]<ref>{{Citaĵo el la reto |url=https://apps.who.int/iris/bitstream/handle/10665/325771/WHO-MVP-EMP-IAU-2019.06-eng.pdf?ua=1 |titolo= World Health Organization Model List of Essential Medicines. 21st List. 2019 |lingvo=en |alirdato=2020-3-22 |eldoninto= apps.who.int}}</ref>. Kiam ĝi estis malkovrita, oni retrovis progreson, ĉar ĝi estis malmultekosta kaj efika. Oni multe uzis ĝin, sed la kvar ''[[Plasmodio|Plasmodium]]''-specioj, kiuj kaŭzas malarion en homoj, tamen disvolvis rezistojn<ref>{{Citaĵo el la reto |persona nomo=Guillermo |familia nomo= Roa Zubia |kunaŭtoroj=Ana Galarraga Aiestaran |url=https://aldizkaria.elhuyar.eus/erreportajeak/malariaren-errudunen-genomak-agerian/ |titolo= Malariaren errudunen genomak agerian |alirdato=2020-3-22 |lingvo=eu |eldoninto= ''Elhuyar'' aldizkaria, 2002ko azaroak 1, CC-BY-SA-3.0, aldizkaria.elhuyar.eus}}</ref>.
 
== Kemia priskribo ==
La [[formulo kruda]] de klorokino estas: '''C<sub>18</sub>H<sub>26</sub>N<sub>3</sub>Cl'''.
 
Ĝi entenas du kunligatajn ringojn de [[karbono|karbonatomoj]], en unu el kiuj estas ankaŭ atomo de [[nitrogeno]]; ili estas la samaj de [[kinolino]]. Aldone, estas atomo de [[kloro]] kaj ĉeno de karbonatomoj kun nitrogenoj.
 
Pura klorokino je ordinara temperaturo estas solida, senkolora aŭ malforte flaveta, kaj senodora. Ĝin preskaŭ ne solvas akvo, krom se oni aldonas ankaŭ acido. Pli facile solveblas en akvo la [[fosfato]] kaj la [[sulfato]] de klorokino, kiuj estas la plej kutimaj formoj de klorokino uzataj kiel kuraciloj.
 
Klorokino estas malforta [[Bazo (kemio)|bazo]].
 
== Referencoj ==