János Bolyai: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-bildo
Linio 21:
La malkovrita nova teorio havas nekredeble grandan gravecon. Ĝi signifas, ke naskiĝis nova mondpercepto, ke oni devas imagi la mondon tute alimaniere. Ke estas eble, ke la fizika spaco estas tute alia, ol kiun la homaro dum jarmiloj ekkonis. Kvankam tio ŝajnis nekredeblaĵo por ĉiu, Bolyai sukcesis tamen pruvi tion, kaj estas lia la merito, ke la moderna geometrio, kunire kun la ceteraj sciencobranĉoj, povis elkreski plenvalora akcelanto de la progreso de nia jarcento.
 
Neniom malgravigas lian meriton la fakto, ke preskaŭ samtempe kun li ankaŭ alia scienculo, la rusa Lobaĉevskij malkovris la saman teorion pri [[hiperbola geometrio]], pro kio ofte oni mencias tiun: ''Bolyai-Lobaĉevskij geometrio''.
 
La malkovro de Bolyai havis ankaŭ sian socian efikon. La instruo de Bolyai estis instruo revolucia, kvankam ja nur en unusola sciencobranĉo. Tamen ĝi inspiris la ideon, ke se estas ebla revolucio sur tia teritorio, kie oni sentis sin absolute sekura, kiom pli estas eblaj revolucioj tie, kie la cirkonstancoj — ni menciu nur tiujn sociajn — estis jam delonge plenaj de kontraŭdiroj kaj streĉiteco. Estas do komprenebla la kontraŭstaro de la gvidantaj rondoj, eĉ la soienculaj, de lia epoko.