Lemniskato: Malsamoj inter versioj

ebena algebra kurbo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "Dosiero:Lemniskate bernoulli2.svg|eta|La lemniskato estas la aro de punktoj ''P'', la produto de kies distancoj al la du fokusoj ''F''₁, ''F''₂ egalas la kvadraton..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:04, 7 jun. 2020

En geometrio, la lemniskato estas algebra ebena kurbo, kies formo similas la ciferon 8 aŭ la simbolon ∞.

La lemniskato estas la aro de punktoj P, la produto de kies distancoj al la du fokusoj F₁, F₂ egalas la kvadraton de la distancoduono inter la du fokusoj

Difino

Vastasence, leminiskato estas ajna kurbo de la formo “8” aŭ “∞”. Pli specife, la termino signifas la lemniskato de Bernoulli[1], kiu estas difinita jene. Supozu eŭklidan ebenon   kun karteziaj koordinatoj  . Do, la lemniskato (de Bernoulli) estas la ĉi-suba kurbo, parametrigita de pozitiva reelo  :

 

Parametre, oni povas priskribi la lemniskaton jene:

 
 

Geometria interpreto

Ĉi tiu ekvacio povas esti skribita pli geometrie. Konsideru du punktojn (la fokusojn)

 

sur la x-akso, de distanco   for de la origino. Do, la difinanta ekvacio estas ekvivalente

 ,

 ,

t.e. la produto de la du distancoj de   al la du fokusoj egalas la kvadraton de la distancoduono inter la du fokusoj.

Historio

La lemniskato estis unue priskribita de la svisa matematikisto Jakob Bernoulli en 1694. La elipso estas priskribebla kiel la aro de punktoj, la sumo de kies distancoj al la du fokusoj estas fiksita; se oni ŝanĝas la sumon al produto, do oni difinas familion de kurboj, en kiu la lemniskato estas speciala kazo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj