Hinduismo en Tanzanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Kilwa Kisiwani
Linio 6:
[[Hinduismo|Hinduoj]] aperis sur la teritorio de la nuna Tanzanio en la unua jarmilo [[Anno Domini|pK]]. Ĉi tiuj estis [[Komercisto|komercistoj]], plejparte el [[Guĝarato]], [[Dekkana Altebenaĵo|Dekano]] (nun [[Maharaŝtro]]) kaj la Tamil-Ĉola imperio. Arkeologiaj pruvoj de malgrandaj hinduaj setlejoj estis trovitaj en la insulo Zanzibaro kaj partoj de la [[Svahila Marbordo]], [[Zimbabvo]] kaj [[Madagaskaro]] . Vastiĝanta komerco inter [[Orientafriko]] kaj [[Barato|Barato estis]] faciligita de naturaj faktoroj. La ventoj blovis parton de la jaro direkte al Afriko kaj la alian parton de la jaro — direkte al Barato, kio ebligis al komercaj [[Velŝipo|velŝipoj]] trairi la [[Hinda Oceano|Hindan Oceanon]]
 
Eŭropaj esploristoj de la afrika kontinento menciis gravajn hinduajn komunumojn en Zanzibar, [[KilŭaKilwa KisiŭaniKisiwani|Kilwa]], [[Mombasa]], [[Malindi]] kaj [[Mozambiko]]. [[Vasco da Gama]] persvadis unu el la afrikaj hinduoj helpi sian ekspedicion de Afriko al Barato.
 
La situacio de la hinduoj malboniĝis post kiam [[islamo]] disvastiĝis sur la marbordo de Orientafriko. Estis konkurenco inter [[Araboj|arabaj]] kaj baratdevenaj komercistoj, kio rezultigis religian subpremon. Tamen post la koloniigo de Orient-Afriko fare de eŭropanoj en la [[19-a jarcento]], la situacio de la hinduoj en [[Tanganiko]] pliboniĝis signife. En la kolonia epoko, hinduoj estis la plej ekonomie sukcesa etno en Tanzanio, post eŭropanoj. Post la sendependiĝo de Tanzanio, hinduoj fariĝis persekutata religia minoritato. Pro tio multaj el ili elmigris de Tanzanio al [[Eŭropo]] kaj Barato. En [[1996]] ĉirkaŭ 30 000 hinduoj loĝis en Tanzanio.