Areo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 22:
La ideo ke la areo estas la mezuro kiu havigas la grandon de la regiono enmetita en [[geometria figuro|geometriaj figuroj]] devenas de la [[Antikveco]]. En la [[antikva Egipto]], post la ĉiujara kreskiĝo fare de la rivero [[Nilo]] kiu inundis la kampojn, aperis la neceso kalkuli la areon de ĉiu agrikulutra terpeco por restaŭri ties limojn; por solvi tion, la egiptoj inventis la [[geometrio]]n, laŭ [[Herodoto]].<ref>Herodoto ''Historioj'', Libro II.</ref>
 
La maniero kalkuli la areon de [[plurlatero]] kiel la adicio de la areoj de trianguloj, estas metodo kiu estis proponita por la unua fojo fare de la greka fakulo [[Antifono (persono)|Antifono]] ĉirkaŭ la jaro 430 a.n.e. Kalkuli la areon de kurba figuro generas plian malfacilecon. La elĉerpa metodo konsistas en la enmeto de plurlateroj en la geometria figuro, pligrandigi la nombron de flankoj de tiuj plurlateroj kaj kalkuli la celitan areon. Per tiu sistemo konata kiel ''elĉerpa metodo'' de [[Eŭdokso el Knido|Eŭdokso]], oni sukcesis atingi alproksimigon por kalkuli la areon de [[Disko (matematiko)|disko]]. Tiu sistemo estis uzata poste fare de [[Arkimedo]] por solvi aliajn similajn problemojn,<ref>''El problema del área''. fca.unl.edu.ar</ref> same kiel la proksimuman kalkulon de la [[numeroPi (nombro)|nombro π]].
 
== Disvastiĝa areo ==