Transitiveco (lingvistiko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bibliografio
La transitiveco en Esperanto
Linio 34:
* Ergativo estas montrebla per aliaj rimedoj krom morfologio. Ekzemple, la abĥaza lingvo kaj plejmultaj majaj lingvoj ne havas morfologian ergativan kazon, sed ili havas verban kongruigan strukturon kiu estas ergativa.
 
===La transitiveco en Esperanto===
Kalocsay kaj Waringhien<ref name='PAG'>Kalocsay, K.; G. Waringhien, ''Plena Analiza Gramatiko de Esperanto'', UEA, 1980 {{eo}}</ref>{{rp|162}}
priskribis la transitivecon jene:
<blockquote>Inter la ag-verboj, oni devas fari alian distingon. Nome el la agoj, iuj celas, atingas, koncernas personon aŭ aferon, kiun oni devas nomi, se oni volas precizigi la sencon de la frazo; ekz-e ''ŝteli, bati'' ktp. supozigas ĉiam, ke iu ricevas la batojn, suferas la ŝtelon ktp. Tiujn ag-verbojn oni nomas ''transitivaj'', ĉar ili "transirigas" la agon sur iun aŭ ion (kp. §176, §177). Aliaj estas, male, direktitaj kontraŭ neniu aŭ nenio; ekz-e: ''ŝpruci, ekstari, tinti, evolui'', ktp. ne celas personon aŭ aferon, kiu estus modifita de ili. Tiujn verbojn oni nomas "netransitivaj".</blockquote>
 
<blockquote>La diferenco inter tiuj du subkategorioj estas tre grava en Esperanto, ĉar kontraŭe al multaj aliaj lingvoj, unu verbo ne povas esti samtempe transitiva kaj netransitiva, konservante la saman sencon; transitiva verbo povas netransitiviĝi nur helpe de sufiksoido (''iĝ''): kaj same nur helpe de afikso (''ig, um, pri'') povas transitiviĝi netransitiva verbo. Tiel klariĝas la uzado de: ''bani-baniĝi,fini-finiĝi, komenci-komenciĝi, ŝanĝi-ŝanĝiĝi'', kaj aliflanke de ''bruli-bruligi, halti-haltigi, kuŝi-kuŝigi, promeni-promenigi, pleni-plenumi, pendi-pendumi, plori-priplori'' ktp.</blockquote>
 
<blockquote>[L]a transitivaj verboj povas esti uzataj sen komplemento, se oni volas insisti nur pri la ideo de la ago: ''virino scias, tuta mondo scias; konfidu, sed vidu''. Oni diras tiam, ke la verbo estas uzata "absolute".</blockquote>
 
===La transitiveco en la angla lingvo===
La [[angla lingvo]] estas sendisciplina, kompare kun aliaj [[hindeŭropaj lingvoj]] laŭ siaj reguloj pri transitiveco; kio ŝajne estas transitiva, tion oni uzas kiel netransitivan, kaj inverse. Ofte estas semantika diferenco inter la transitiva kaj la netransitiva formo de verbo, ekzemple: ''the water boiled'' (la akvo bolis) kaj ''I boiled the water'' (mi boligis la akvon); ''the grapes grew'' (la uvoj kreskis) kaj ''I grew la grapes'' (mi kreskigis la uvojn). En tiuj ekzemploj, la rolo de la subjekto estas malsama inter la transitiva kaj la netransitiva verboj. En aliaj ekzemploj, mankas diferenco inter la transitiva kaj la t.n. netransitiva formo de verbo, ekzemple: ''she is reading a book'' (ŝi legas libron); ''she is reading'' (ŝi legas), kie la verbo estas transitiva uzata absolute, t.e la parolanto ellasis objekton.