Gbea lingvaro: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
 
La plej disvastiĝinta lingvo el la lingvaro estas la [[Evea lingvo]] (''Ewe'') kun 3 milionoj da parolantoj en [[Ganao]] kaj [[Togolando]], sekvas la [[Fonua lingvo]] (''Fon'') (1.7 milionoj da parolantoj ĉefe en [[Benino]].
 
La gbea lingvaro apartenas al la [[Kvaa lingvaro]], branĉo de la [[Niĝerkonga lingvaro|niĝerkonga lingvofamilio]], kaj dispartigeblas al kvin ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la [[evea lingvo|evea]] (''Ewe''), [[gena lingvo|gena]] (''Gen''), [[fonua lingvo|fonua]] (''Fon'') kaj [[aĝa lingvoaĝaoj|aĝaaĝaa]] (''Aja '') lingvoj, plus la grupo de [[fla-feraaj lingvoj]] (''Phla-Pherá'').
 
La plej multaj parolantoj de la gbea lingvaro venis de pli orientaj regionoj de Afriko al la nunaj loĝlokoj en pluraj ondoj de translokiĝo inter la 10-a kaj 15-a jarcentoj. Iuj el la parolantoj de la [[fla-feraaj lingvoj]] tamen supozeble estis la originaj enloĝantoj de la areo, kaj miksiĝis kun la parolantoj de la gbea lingvaro, kaj la parolantoj de la [[gena lingvo]] probable devenas de regiono pli norda. Fine de la 18-a jarcento, multaj parolantoj de la gbea lingvaro sklaviĝis kaj transportiĝis al [[Ameriko]], sekve de kio la lingvoj de la gbea lingvaro influis plurajn kreolajn lingvojn de la [[Karibio]].