Tuberkulozo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 35:
La plej konata tuberkulozulino en la monda literaturo certe estas Marguerite Gautier en [[La sinjorino de kamelioj]] ''(La dame aŭ camélias)'' de [[Alexandre Dumas (filo)]], respektive Violetta Valery en la [[opero]] [[La devojiĝintino]] ''(La Traviata)'' de [[Giuseppe Verdi]]. Tiu rolulo, kies morto jam estas konata ekde la komenco de la verko, vivas siajn lastajn jarojn en lukto kontraŭ la malsano, sed ankaŭ kontraŭ sia marĝeniĝo kiel virino kiu vivtenas sin nur el helpo de diversaj amantoj. Finfine ŝi mortas malfeliĉa kaj suferanta pro soleco.
 
[[Dosiero:Berghotel Schatzalp.jpg|eta|Iama Sanatorio Schatzalp de [[Davos]], nuntempe hotelo.]]
Alia fama verko kiu dediĉas grandan atenton al tuberkulozo estas ''[[La magia monto]]'' ''(Der Zauberberg)'' de [[Thomas Mann]]. La verkisto metis en sia verko siajn impresojn kiam li vizitis sian edzinon kiu estis paciento en sanatorio en [[Davos]], [[Svisio]], en majo kaj junio 1912.