Tubuoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+Projektoj
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
La tubuoj ("homoj de la montaroj / de la rokoj) antaŭe loĝis en grandaj partoj de la centra Saharo en la hodiaŭaj ŝtatoj [[Ĉado]], [[Sudano]], [[Libio]] kaj [[Niĝero]]. Sed per la arabigo kaj la ekspansio de la [[Tuaregoj]] ili pli kaj pli repuŝiĝis. Hodiaŭ la plej multaj el ili vivas en la nordo de Ĉado kaj en la respubliko Niĝero. Centro de ilia setleja regiono estas la [[montaro Tibesti]].
== Historio kaj socio ==
[[dosiero:Toubou man traveling.jpg|eta|tubuo vojaĝante tra la dezerto]]
[[dosiero:PhotoduTchad.jpg|eta|dazao en Ĉado]]
[[dosiero:Well of the Young Girls in the Ennedi Mountains - northeastern Chad 2015.jpg|eta|Tubuaj nomadoj ĉe puto en [[Ennedi-Masivo]]]]
 
La tubuoj estas [[nomadoj|nomadaj]] bestbredantoj, kiuj bredas precipe [[kapro]]jn kaj [[ŝafo]]jn. Nur en la ebena regiono ili ankaŭ bredas [[kamelo]]jn. Antaŭe la tubuoj ankaŭ estis [[karavano|karavangvidantoj]] sur la [[Bornustrato]] inter la [[Lago Ĉado]] kaj [[Tripolo]] (vidu: [[transsahara komerco]]). Kontraŭe al la en okcidento najbaraj tuaregoj la tubuoj havas egalecan sociformon.