21-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 35:
* [[1920]]: [[Konstantin Fehrenbach]] iĝis kanceliero de Germanio
* [[1930]]: Unujara [[deviga militservo]] ekvalidis en [[Francio]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: '''[[genocido|Genocida]] masakro de [[poloj]] en [[Palmiry]] kadre de la [[gestapo|gestapa]] [[Eksterordinara Ekstermiga Agado]]''' - dum du tagoj oni pafmortigis 378 personojn, en tio sociajn agantojn kaj politikistojn, interalie mortfalis marŝalo [[Maciej Rataj]] kaj olimpikisto [[Janusz Kusociński]]
** [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: en orienta [[Francio]] germanoj okupis [[Strasburgo]]n; malsukcesa provo organizi reziston en [[Bretonio (franca regiono)]]; [[Mediteraneo]]: franca-brita pripafo de [[Bardia]]; fina decido de [[Benito Mussolini]] sekvatege ataki [[Okcidentaj Alpoj|Okcidentajn Alpojn]]; [[Rio-de-Ĵanejro]]: unua pola [[piloto]] ekservis en la brita helpa aera transporto (ATA) okupiĝante interalie pri livero de [[militaviadilo]]j - fine de la jaro jam servis 8 polaj pilotoj, en tio 3 virinoj kune kun Jadwiga, la filino de [[Józef Piłsudski]]; en [[Francio]] [[brigada generalo]] Bronisław Duch, komandanto de la Una Divizio de Grenadistoj, ordonis likvidi armilaron kaj malfondon de la [[divizio]] - de ĉirkaŭ 16 mil soldatoj 900 mortfalis, ĉirkaŭ 1500 perdiĝis kaj ĉirkaŭ 2800 vundiĝis (parto de ili transiris al Britio, la alia iris al germana mallibero aŭ batalis en la pola kaj [[franca rezistado]] en Francio); pola registaro en [[ekzilo]] evakuiĝis de [[Francio]] al [[Londono]], kie setliĝis - divizia generalo [[Władysław Sikorski]] (bonvenigita de la brita reĝo) kaj armea generalo [[Kazimierz Sosnkowski]]
** [[1941]]: Laŭ raporto de germana komandejo en [[Lublin]] sur la loka protestanta tombejo oni enterigis (de la 17-a de septembro 1939) ĝis nun 117 soldatojn de [[Wehrmacht]], 8 membrojn de [[SS (organizo)|SS]], 3 oficistojn kaj 1 policanon; en [[Sieradz]] mortis, batita de germanoj, pastro Aleksander Brzeziński, soci-kleriga aganto; en [[Drohiczyn]] pereis en nekonataj cirkonstancoj direktoro de la urba [[malsanulejo]] Aleksander Kuropatwiński