Aŭguristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Aŭgurado}} → {{Portalo|Aŭgurado}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Augur, Nordisk familjebok.png|thumb|Auguristo kun kurbiĝinta bastono kaj birdo, ilustraĵo el la ''Nordisk familjebok'']]
'''Aŭguristo''' aŭ birdoflug-divenisto estis romia [[oficisto]], kiu devis [[Divenado|diveni]], ĉu planita entrepreno de la [[Romio|romia]] ŝtato aŭ de familiestro estus akceptota de la dioj. Li konatigis la volon de la dioj, kiun li eksciis el interpreto de la flugo kaj kriĉado de [[birdo]]j kaj aliaj bestoj (ekzemple ĉu ili flugis kune aŭ unuope, kiudirekten ili flugis, kaj kiajn kriojn ili faris dume). Alia speco de aŭgurado estas studi la intestojn de bestoj oferataj al la dioj: en antikva Romo la homoj kiuj tion faris, [[latina lingvo|latine]] estis nomataj ''haruspices''.
 
Aŭguristo ne estis pastro aŭ sacerdoto en strikta senco, ĉar li ne rajtis oferi al la dioj kaj ne plenumis tiucelan publikan oficon. Tamen ofte pastroj samtempe havis la oficon de aŭguristoj. La ekkonilo de aŭguristoj estis kurbiĝinta bastono.